orkido

orkid/o

  1. [BOTANIKO] (ss) G. (Orchis el orkidacoj) de plurjaraj herboj kun du subteraj, glob- aŭ ovo-formaj tuberoj farmacie uzataj kaj kun spiko el ĝenerale multaj, unuspronaj floroj; ĉ. 35 sp-oj, N-hemisferaj.
  1. [BOTANIKO] (vs) Orkido 1 kaj parencaj g-oj.
  1. = testiko.
  • orkidacoj
    [BOTANIKO] Fam. (Orchidaceae) de plurjaraj, epifitaj aŭ grundoloĝaj herboj kun duseksaj (malofte unu-, esceptokaze sen-seksaj), epiginaj floroj, karakterizataj de 3 sepaloj ofte petalecaj, de 3 petaloj-la meza (
    labelo) ĝenerale pli granda ol la du flankaj -, de androceo (kun nur unu aŭ du reproduktiĝaj stamenoj;
    retinaklo) kuniĝinta kun la stiluso (
    ginostemo) kaj de ovario 1-, malofte 3-kamera; kosmopolita fam. de ĉ. 18 500 sp-oj el 788 g-oj, i.a. orkido, angreko, bletio, cipripedio, epidendro, katlejo, neotio, ofrio, spiranteso, vanilo. SIN. orkideoj.
  • orkidito
    [MEDICINO] Inflamo de testiko.
  • orkidektomio
    Fortranĉo de testiko.
  • orkidoterapio
    Terapio per ekstraktoj el testikoj.

    orkido


    Iel rilatitaj:

    angrekx bletix korpx