kromosomo

kromosom/o

[BIOLOGIO] Kolorigebla fadeno de nuklea acido kaj proteinoj, portanta genojn, troviĝanta en la nukleo de la eŭkariotoj kaj la ĉelplasmo de prokariotoj: en la nukleo de la dividiĝantaj eŭkariotaj ĉeloj, ĉiuj kromosomoj pakiĝas kaj tial bone videblas; la nombro de la kromosomoj estas konstanta ĉe difinita specio (46 ĉe homo, 48 ĉe ĉimpanzo, gorilo, orangutango, 44 ĉe gibono); la kromosomo portas la genojn kaj sekve regas la heredajn karakterojn.
kromatido, kromatino.
  • homologaj kromosomoj
    Du kromosomoj el la sama kromosomparo.
  • neseksa kromosomo
    (pp eŭkariotoj) ĉiu kromosomo, escepte de la seksaj kromosomoj. SIN. aŭtosomo.
  • seksa kromosomo
    (pp eŭkariotoj) ĉiu el du homologaj kromosomoj, kies paro ne estas identa ĉe la vir- kaj in-seksaj individuoj kaj kiu regas la sekson de la individuo: la virseksaj mamuloj havas malsamajn seksajn kromosomojn (X/Y), dum la inseksaj havas la samajn seksajn kromosomojn (X/X). SIN. heterosomo.
  • kromosomaro
    Tuto de la kromosomoj de unu ĉelo. SIN. kariotipo 2.
  • kromosomparo
    (pp duploida ĉelo) Duopo de ordinare similaj kromosomoj, pariĝantaj dum la unua duono de la mejozo, unu devenanta el la virseksa generinto, la alia el la inseksa.

    kromosomo


    Iel rilatitaj:

    amitozx anafazx aneŭploidx aŭtosomx cedx centromerx korpx