kanelo

kanel/o (Z)

  1. [ARKITEKTURO] Longa rekta ornama sulko.
  1. [TEKNIKOJ] Helica sulketo, tajlita ĉe cilindro aŭ konuso, ekstere aŭ interne.
  1. [MUZIKO] Sulketo, spirale strekita surface de gramofondisko kaj destinita gvidi kaj vibrigi la nadlon aŭ safiron adaptitan al la diafragmo.
  • kaneli (tr)
    1. [ARKITEKTURO] Ornami per paralelaj kaneloj: kanelitaj kolonoj (Z).
    1. [TEKNIKOJ] Provizi per helica kanelo stangon aŭ truon: [ARMEOJ] kanelita pafiltubo (interne kanelita por rotaciigi la pafaĵon kaj sekve stabiligi ties trajektorion).
      ŝraŭbaĵi.
    1. [MUZIKO] Provizi per spirala kanelo diskon: fajne kanelita disko (por longedaŭra registrado).
  • kanelilo
    [TEKNIKOJ] ŝraŭbaĵilo.
  • mikrokanelo
    Treege fajna kanelo 3 en gramofondiskoj.
  • ŝraŭbkanelo
    [TEKNIKOJ] Helica kanelo de ŝraŭbo, ŝtudo ks. SIN. ŝraŭbaĵo.
    ŝraŭbpaŝo.
  • ŝraŭbinkanelo
    Helica kanelo de ŝraŭbingo, ŝraŭbino, juntmuflo ks.
  • ŝraŭbkanelilo
    Ilo por fari ŝraŭbkanelon, aŭ viran (SIN. ŝraŭbigilo) aŭ inan (SIN. ŝraŭbinigilo).

    Iel rilatitaj:

    artx domx