kakto

kakt/o (8)

  1. Kaktaco.
  1. Alia nomo (Cactus, nomenklature ne legitima) de opuntio.
  • kaktacoj
    [BOTANIKO] Fam. (Cactaceae) de plurjaraj plantoj kun karnecaj, diversformaj tigoj kaj branĉoj, kiuj (escepte de Pereskia) surhavas skvamojn aŭ pikilojn anst. folioj; ĉ. 1 400 sp-oj el 97 g-oj-i.a. ekinokakto, melokakto, opuntio -, preskaŭ ĉiuj hejmaj en la aridaj regionoj de Ameriko, multaj pororname kultivataj.
  • ekinokakto
    G. (Echinocactus el kaktacoj) kun globa, platsupra tigo laŭlonge multaripa, kun apeksaj, malgrandaj floroj kaj kun globaj, hele flavaj, nedehiskaj fruktoj; ĉ. 6 sp-oj el SU de N Ameriko, pororname kultivataj.
  • figokakto
    Sp. de opuntio (Opuntia ficus-indica el kaktacoj), speco de arbeto kun ligneca trunko, portanta multabranĉajn, platajn, verdajn, senfoliajn tigojn (grandajn kladodiojn), kun flavaj aŭ oranĝaj floroj kaj kun manĝeblaj beroj de flavaj ĝis ruĝaj, 59 cm longaj; origina el Meksiko, enportita al tropika Ameriko, S Eŭropo kaj Afriko, kultivata i.a. por manĝeblaj fruktoj kaj kiel furaĝo.
  • melonkakto
    G. (Melocactus el kaktacoj) kun globa tigo, kiu post 6-10 jaroj naskas apeksan cilindron, kiu portas unue ruĝetajn florojn kaj poste acidetajn, manĝeblajn berojn; 31 sp-oj el tropika Ameriko, kelkaj pororname kultivataj.

    kakto


    Iel rilatitaj:

    arbx florx