junipero

*juniper/o

[BOTANIKO] G. (Juniperus el kupresacoj) de dioikaj aŭ monoikaj arboj, arbetoj kaj trunkarbustoj kun lancet- aŭ skvam-formaj folioj kaj kun konusoj, konsistantaj el finevolue kuniĝintaj skvamoj po malmultaj, ĝenerale tri, kiuj ĉe maturiĝo iĝas karnaj kaj formas berkonuson; ĉ. 50 sp-oj el la N hemisfero, tropikaj Afrikaj montaroj kaj Antiloj.
  • ordinara junipero
    Sp. de junipero (J. communis) kun lancetformaj folioj kaj bluaj berkonusoj uzataj por kuirarto, medicino kaj juniperbrando.
    kado, sabino, cipreso.

    junipero


    Iel rilatitaj:

    arbx biterx cipresx florx