jungi

*jung/i (tr)

Alligi per tiucela ligilo tirontan beston aŭ motorveturilon al tirotaĵo: li jungis sian ĉaron (Z); ne jungu la bovon malantaŭ la plugilon (Z); jungi ĉevalon al veturilo (B), vagonojn al lokomotivo; (f) por efektivigi la planon, oni jungis ĉiujn fortojn de la lando.
  • jungado
    Ago de tiu, kiu jungas.
  • jungaĵo
    1. Jungilaro: sur la jungaĵo de la bovoj li kuiris la viandon (X).
    1. Jungitaro.
  • jungilaro
    Tuto de la pecoj, destinitaj por jungi bestojn al ia veturilo, ktp: la jungilaro de la bovoj (X).
  • jungitaro
    La du aŭ pluraj bestoj, kune jungitaj al veturilo.
  • aljungi
    Jungi: ili prenis du bovinojn kaj aljungis ilin al ĉaro (X); cent agloj estis aljungitaj al la ŝipo (Z).
  • disjungi
    Maljungi.
  • enjungi
    Jungi inter du timonoj: ili enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj (Z); kiu sin enjungis, devas tiri (Z).
  • eljungi
    Maljungi: dum la eljungado (Z).
  • kunjungi
    Jungi kune kun: la bovo rigardis al sia kunjungito.
  • maljungi
    Malligi la tirantan parton disde la tirata: maljungi kaleŝon, lokomotivon.

    jungi


    Iel rilatitaj:

    bovx vagonx ĉevalx