jukao

juka/o

[BOTANIKO] G. (Yucca el agavacoj) de daŭrafoliaj arboj kaj trunkarbustoj kun longaj, ofte rigidaj kaj pintapeksaj folioj sur longa, mallonga aŭ eĉ nula trunko, kaj kun alta pedunklo portanta paniklon el blankaj aŭ verdetaj floroj; ĉ. 30 sp-oj el la varma N Ameriko, pluraj kultivataj por ornamo, por manĝeblaj fruktoj aŭ infloreskoj, por trunko kaj folioj uzataj en domkonstruado ktp.
agavo.

jukao


Iel rilatitaj:

agavx arbx