incenso

incens/o (2)

  1. Nomo de kelkaj specoj de rezinoj, brulantaj kun bonodora fumo kaj uzataj en religiaj ceremonioj: via mano por ili ŝutos el la oraj vazoj incenson (Z); bonodora piŝtita incenso (X). SIN. odorfumo.
    mirho, olibano, parfumo, stakto.
  1. (f) Agrableco de laŭdoj, de flataĵoj.
  • incens (ad)i (tr)
    1. Honori, bruligante incenson: ili incensis al aliaj dioj (X); li disbatis la kupran serpenton, ĉar ĝis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al ĝi (X); Aaron incensadu sur ĝi aroman incenson (X); mi konstruas domon al mia Dio, por incensadi antaŭ li bonodorajn incensojn (X); incensado de timiano (Z).
    1. (f) Laŭdi, flati.
  • incensado
    Uzo de incenso por tia honorigo: (f) nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro (Z).
  • incensaĵo
    Ia peco de incensa substanco.
  • incensilo, incensujo
    Balancebla bruligilo por incenso: incensilojn la pastroj svingadis antaŭ la altaro (Z); li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj (X). [VIDU] incensoportisto.

    incensx

    Bildvortaro


    150-38 : incensilo (por liturgia prifumado)
    150-39 : incensila ĉeno
    150-40 : incenskovrilo
    150-41 : incensila pelvo kun fajrujeto
    150-42 : incensujo
    150-43 : incenskulereto

    Iel rilatitaj:

    amiridx portx