ilekso

ileks/o (2)

[BOTANIKO] G. (Ilex el akvifoliacoj) de plantoj dioikaj, pli malofte monoikaj arboj kaj trunkarbustoj kun ofte daŭraj kaj ledecaj folioj integraj, dentaj aŭ dornarandaj, kun malgrandaj, blankaj, verdetaj aŭ flavetaj floroj en glomeruloj aŭ mallongaj cumoj, kaj kun fruktoj (drupoj) diverskoloraj; kosmopolita g. de ĉ. 400 sp-oj, pluraj pororname kultivataj: laŭ angla moro, ileksobranĉoj estas multe uzataj kiel kristnaskofesta ornamaĵo. [VIDU] ilekskverko.
  • ordinara ilekso
    Sp. de ilekso (I. aquifolium) kun ledecaj, brilaj, plurformaj folioj, iuj dornarandaj aliaj integraj, kaj kun intense ruĝaj, globaj, karnaj fruktoj. SIN. akvifolio.
  • Paragvaja ilekso
    Sp. de ilekso (I. paraguariensis) el S Ameriko, uzata en la preparo de mateo.

    ilekso


    Iel rilatitaj:

    akvifolix arbx