grilo

gril/o

[ZOOLOGIO] G. (Gryllus kaj parencaj g-oj) de insektoj el la ordo de ortopteroj, subordo de ensiferoj, kiuj iom saltas, vivas en herbejoj (precipe sub surgrundaj folioj kaj ŝtonoj), en arbaroj aŭ domoj (i.a. en bakejoj) kaj unutone kantas: arvara grilo (Nemobius sylvestris), hejma grilo (Acheta domesticus), Italia grilo (Oecanthus pelluscens), kampa grilo (Gryllus campestris); la grilo krikrias, ĉirpas; hejma, kampa, arbara grilo; (f) ia grilo zumas al li en la cerbo (li estas frenezeta, havas strangajn ideojn;
kaprico, muŝo).
  • griledoj
    Fam. (Gryllidae) al kiu apartenas i.a. la griloj.
    akrido, (herb)saltulo.
  • talpogrilo
    G. (Gryllotalpa) de insektoj el la ordo de ortopteroj, subordo de ensiferoj, kun antaŭaj kruroj, aspektantaj kiel dentaj ŝoveliloj, uzataj por fosi galeriojn en grundo; sin nutras per etaj animaloj, i.a. larvoj de insektoj.

    grilo


    Iel rilatitaj:

    cikadx domx insektx muŝx ĉirpx