glacea
glace/a (Z)
[TEKNIKOJ] Ricevinta apartan brilan aspekton per polurado aŭ glatigado: glacea papero, fadeno, kartono, ledo, tafto; glaceaj gantoj.
glazuro. glaceo - Brila aspekto de glaceaj substancoj.
- [BELARTOJ] Hela travidebla farbotavolo, aplikita sur jam sekigitan farbon.
glaceigi - Fari ion glacea: glaceigita kotonaĵo.
- [KUIRARTO] Kovri per tavolo de siropo solidiĝonta: glaceigita torto.
karamelo.
Iel rilatitaj:
apretx
glacix
vestx