Galaksio

Galaksi/o

[ASTRONOMIO] La loka sistemo, konsistanta el ĉ. 150 miliardoj da steloj kaj el interstela materio, havanta diametron de ĉ. 100 000 lumjaroj
(300 000 lumjaroj kun la haloo) kaj diskoforman centran parton, en kiu orbitas nia suno. SIN. Laktovojo.
nebulozo.
  • galaksio
    ĉiu el la analogaj, diversstrukturaj stelsistemoj en la cetera kosmo: spiralaj, elipsaj, nanaj, neregulaj galaksioj; aktiva galaksio (galaksio kun kompakta lum- kaj radio-fonto); aktiva galaksia kerno (kvazaro); galaksia disko, haloo, kerno.
  • galaksia
    Rilata al galaksio: galaksia amas (iĝ)o (ĝis miloj da galaksioj).
  • radiogalaksio
    Elipsa galaksio, ĝenerale giganta, kiu emisias tre intensajn radioondojn.

    Iel rilatitaj:

    Andromedx astronomx laktx stelx vojx