fetiĉo

fetiĉ/o (1)

  1. [RELIGIO] Natura aŭ artefarita objekto, rigardata kiel sidejo de supernatura forto aŭ loĝejo de diaĵo.
    amuleto, statuo, talismano, totemo.
  1. (f) Afero aŭ persono, rigardata kiel netuŝebla, nekritikebla: la Fundamento, kiu tute ne volas esti la fetiĉo (Z).
  • fetiĉismo (Z)
    1. Formo de religio, en kiu la fetiĉoj estas objektoj de kulto.
    1. (f) Blinda admira fido al afero aŭ persono: la netuŝebleco de la Fundamento ne en senco de fetiĉismo, sed en senco de malpermeso de rompado (Z).
    1. [PSIKOLOGIO] Erota logo al vestopartoj aŭ aliaj objektoj.
  • fetiĉisto
    Adepto de fetiĉismo.

    Iel rilatitaj:

    amuletx