statuo

statu/o (1)


[BELARTOJ] Skulptita aŭ muldita aŭ modlita figuro de homo aŭ besto, plej ordinare laŭ la normalaj dimensioj de la modelo: piedostara, rajda statuo; statuo el bronzo, argilo; tie staris statuoj kaj bustoj (Z); ligna statuo de Budho; kolosa statuo de Dante (Z); (f) ŝi sidis en la mezo de la boato, ploranta marmora statuo (Z); mi efektive enamiĝis je la bela statuo, kiu ricevis vivon en miaj brakoj (Z).
  • statua
    Rilata al statuo: statua pozo, statua efekto.
  • statueto
    Statuo, reproduktanta modelon laŭ malgrandaj dimensioj: sur la kamenbreto staris statueto de la Melosa Venuso.
  • statuarto
    Arto de la skulptado de statuoj.

    statuo

    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    artx bildx