totemo

totem/o

[RELIGIO] Viva aŭ malviva estaĵo, ordinare animalo aŭ planto, rigardata de iu grupo (klano) kiel praulo kaj protektanto de la grupo, al kiu ĝi servas kiel insigno kaj kolektiva nomo: la emblemoj de la egiptaj nomesoj estas restaĵoj de la tribaj totemoj; la totemo estas tabua por ties klano.
  • totema
    Rilata al totemo aŭ totemismo: totema festeno (ĉe kiu oni esceptokaze manĝas sian totemon); Lea (antilopino) kaj Raĥela (ŝafino) estis eble malnovaj totemaj nomoj.
  • totemismo
    Soci-religia sistemo, ĉefe bazita:
    1. sur la kredo je parenceco inter unu homgrupo kaj unu besta aŭ vegetala specio;
    1. sur la kunekzistado, en unu sama tribo de pluraj klanoj, havantaj ĉiuj apartajn rilatojn kun malsamaj totemoj;
    1. sur la tabuo verŝi la sangon de la totemo, kaj sekve sur la malpermeso de geedziĝo inter anoj de unu sama klano: modernaj etnologoj opinias, ke totemismo estas arbitra sistemigo de disaj kaj nekoheraj moroj.


    Iel rilatitaj: