ferolo

ferol/o

[BOTANIKO] G. (Ferula el apiacoj) de altaj, fortikaj, plurjaraj herboj kun fadene plume dividaj folioj kaj kun flavaj aŭ verdetaj floroj en grandaj kunmetaj umbeloj; ĉ. 170 sp-oj el S Eŭropo, N Afriko kaj U Azio, i.a.: asafetida ferolo (F. assafoetida), U-Irana, el kies radiko oni ricevas asafetidon, medicine kaj kuirarte uzatan; ordinara ferolo (F. communis), Mediteranea, kies sekaj tigoj estis iam uzataj por frappuni lernantojn kaj en pratempoj por transporti fajron.
ferolago.

Iel rilatitaj:

asafetidx