eklipso

eklips/o (3)

[ASTRONOMIO] Malapero kompleta aŭ parta de astro pro trairo en la ombro aŭ duonombro de alia astro (situanta inter ĝi k la observanto aŭ inter ĝi k la lumfonto): parta, plena, ringa eklipso de suno.
  • eklipsa
    1. Rilata al eklipso: la eklipsa daŭro.
    1. (pp lumo) Prezentanta serion da mallongaj eklipsoj, t.e. intermitajn lumbrilojn: eklipsa lumturo, vojsignalo.
  • eklipsi (tr)
    1. [ASTRONOMIO] Nedaŭre kaŝi lumon de astro.
    1. (f) ŝajnigi malpli rimarkinda la superecon de iu pro sia propra supereco: li eklipsas siajn konkurantojn.

    eklipsx


    Iel rilatitaj:

    Lunx Sunx astronomix astronomx forestx