dosiero

dosier/o

  1. Kolekto de aktoj, dokumentoj, notoj ks, rilataj al afero aŭ persono, k ordinare entenataj en unu kovertego.
    ligaĵo.
  1. ĉe la polico, aparta registro de ies antaŭaj agoj, kondamnoj ks.
  1. [KOMPUTIKO] Organizita kolekto de datenoj en ekstera memoro, ĝenerale referencata per ĝiaj nomo k pozicio en dosieruja strukturo: krei, malfermi, fermi, forviŝi dosieron; teksta dosiero; programdosiero.
    datenaro.
  • dosierujo
    1. Kartona klasilo por dokumentoj.
    1. [KOMPUTIKO] Speciala dosiero, kiu enhavas referencojn al aliaj dosieroj aŭ dosierujoj: dosieruja strukturo (aranĝo de dosierujoj, ofte en la formo de arbo); pradosierujo (dosierujo, el kiu eblas atingi ĉiun dosieron per serio de dosierujaj referencoj). SIN. branĉo.
  • komandodosiero
    [KOMPUTIKO] Dosiero kun komandoj, kiujn interpretas la mastruma sistemo.
    programo.

    Iel rilatitaj:

    aktx