latino

latin/o¹

La lingvo parolata de la antikvaj Romanoj, kaj hodiaŭ ankoraŭ uzata en la Romkatolika eklezio kaj en diversaj sciencaj fakoj: la arkaika, klasika, postklasika, mezepoka latino; venis fino al mia latino (Z) (elĉerpiĝis mia tuta scio).
  • latina
    1. Rilata al la latino: latina teksto, traduko.
    1. Rilata al la Romkatolika eklezio: la latinaj ritoj.
    1. Rilata al la popoloj parolantaj lingvojn, kiuj devenas el la latino: la latinaj popoloj (franca, itala, hispana, portugala, rumana k.a.).
  • latine
    En la latino.
  • latinaĵo
    Io skribita aŭ parolata en la latino: mi ne komprenas vian latinaĵon; kelnera latinaĵo (kripla, miksita kun modernaj vortoj ks).
  • latineco
    1. Maniero, kiel iu persono skribas la latinon; kvalito de latina stilo.
    1. La latina civilizacio.
  • latinida
    Devenanta de la latino: la latinidaj lingvoj.
    romanika.
  • latinigi
    1. Doni latinan formon al vorto, teksto ks.
    1. Konformigi al la moroj, civilizo ktp de la antikvaj Romanoj, de la latinidaj gentoj aŭ de la Romkatolika eklezio.
  • latinismo
    Lingva apartaĵo de la latino.
  • latinisto
    Klerulo, uzanta aŭ studanta la latinon.
  • novlatina
    Rilata al moderna verko skribita latine, aŭ al ties verkisto: novlatina poeto.
  • latin/o²
    1. [HISTORIO] Ano de unu el la gentoj, kiuj loĝis en Latio.
      sabeno.
    1. (en Proksim-Oriento) Kristano uzanta la latinan liturgion.
  • latina
    Rilata al la latinoj: la latinaj militoj, privilegioj.
  • Latinujo
    Latio.

    Iel rilatitaj:

    Akvinx Brutx