uredo

ured/o

  1. [BOTANIKO] Eksa formgenro (Uredo), nomenklature ne legitima.
  1. [BOTANIKO] Grupo de neperfektaj uredaloj, karakterizataj de uredujo produktanta uredosporojn; precipe tropika grupo de ĉ. 500 sp-oj.
  • uredaloj
    Ordo de mikroskopaj fungoj (Uredinales el bazidimikotoj) parazitaj al vaskulplantoj, havantaj spermatiojn aŭ sporojn, kiuj ĉe la unuopaj sp-oj apartenas al unu ĝis kvin el la jenaj stadiformoj: O-formo aŭ spermatiuj-formo, I-formo aŭ eci-formo, II-formo aŭ uredosporuj-formo, III-formo aŭ teliformo kaj IV-formo aŭ bazidi-formo; la vivociklo povas laŭ la sp-oj okazi de nur unu parazita planto aŭ alterne, iuj stadioj sur unu planto, aliaj sur diferenca planto; ĉ. 7 000 sp-oj el 164 g-oj. SIN. rustofungoj.
  • uredosporo
    Nedaŭra sporo, unuĉela konidio, unu el la sporformoj de la rustofungoj.
    somersporo.
  • uredosporujo
    Sporujo de uredo, produktanta uredosporojn.
    ecio, telio.

    Iel rilatitaj:

    bazidix ecidix ecix