*

[zoologio] Birdo (Alaŭda k parencaj g-oj) el la ordo de paseroformaj, vivanta sur kampoj k karakterizata de tre longa, rekta posta ungego k de trila kanto: la alaŭdo estis la emblemo de la Gaŭla legio.

  • stepalaŭdo
  • Sp. de alaŭdo (Melanocorypha calandra) mediteranea, kun nigra makulo sur la kolo.
  • tufalaŭdo
    Sp. de alaŭdo (Galerida cristata).
  • alaŭdedoj
    Fam. (Alaŭdidae) de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas i.a. la alaŭdoj.
  • kampalaŭdo
    [zoologio] Sp. de alaŭdo (A. arvensis), helbruna kun malhelaj strekoj laŭlongaj k kun blankaj vostflankoj; ĝi leviĝas vertikale dum kantado, k poste lasas sin fali vertikale teren.

  • Iel rilatitaj:

    paserx