poluso

*polus/o

  1. [ASTRONOMIO] ĉiu el la du punktoj de la ĉielo, ĉirkaŭ kiuj la steloj ŝajne rondiras kaj kiuj estas la plilongiĝo de la terakso ĝis la ĉiela pseŭdosfero. SIN. ĉiela poluso.
  1. [MATEMATIKO] Sekcopunkto inter sfero kaj ties akso.
  1. [GEOGRAFIO] ĉiu el la du punktoj, kie la terakso trafas la tersurfacon: la geografia poluso; norda, suda poluso; (analoge) la magneta poluso (al kiu montras kompaso); (f) lia gloro flugados de unu poluso ĝis alia (Z).
  1. [FIZIKO] Punktforma fonto de elektra aŭ magneta kampo: poluso de magneto, de pilo; interpolusa tensio.
  1. [MATEMATIKO] Punkto, kie funkcio alprenas nefinian valoron.
  1. [MATEMATIKO] (pp koniko kaj rekto) La punkto, kies polajro rilate la konikon estas la rekto.
  1. [MATEMATIKO] Origino de polusa koordinatsistemo.
  1. (f) Punkto, ĉirkaŭ kiu organizigas aferoj: la polusoj de ekonomia organizado.
  • ĉiela poluso
    [ASTRONOMIO] Poluso 1.
  • polusa
    Rilata al poluso (j): polusa ekspedicio; polusa klimato; [ASTRONOMIO] polusa stelo (stelo, Ò Ursoe minoris, en la konstelacio Malgranda Ursino, nun ĉ. 1° distanca de la ĉiela nordpoluso); [MATEMATIKO] polusa aro de funkcio; polusa akso (duonrekto eliranta de la poluso en polusa koordinatsistemo); polusa koordinatsistemo (koordinatsistemo, kie oni indikas la situon de punkto per ĝia distanco al la poluso kaj ĝia angulo al la polusa akso).
  • ĉirkaŭpolusa
    Okazanta ĉirkaŭ la teraj polusoj: ĉirkaŭpolusa navigado.
  • dupolusa
    Havanta du polusojn.
  • dupoluso
    1. [FIZIKO] Limeso de paro da kontraŭaj ŝargoj, alproksimiĝantaj kaj fortiĝantaj tiel, ke la produto de ŝargo kaj distanco restas konstanta.
    1. [ELEKTRO] Praktika aparato elektroteknika, aŭ ankaŭ praktika aŭ teoria parto de cirkvito, havanta du ekstremaĵojn (klemojn), ĉe kiuj oni enigas ĝin en cirkviton.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Anteno, konsistanta el du simetriaj partoj kaj konektita en ĝia centro.
  • kvarpoluso
    1. Limeso de paro da dupolusoj kun kontraŭaj momantoj, alproksimiĝantaj kaj fortiĝantaj tiel, ke la produto de dupolusa momanto kaj distanco restas konstanta.
    1. Teoria aŭ praktika parto de cirkvito, aŭ praktika aparato elektroteknika, havanta kvar ekstremaĵojn (klemojn), du ĉe la enira flanko kaj du ĉe la elira flanko: ekzistas speciala teorio pri kvarpoluso.
  • transpolusa
    Okazanta trans unu terpoluso: transpolusa aerlinio.

    poluso


    Iel rilatitaj:

    antarktx arktx astronomix bankizx borealx frostx glacix hundx meteologix stelx