leono

*leon/o

  1. [ZOOLOGIO] Sp. (Panthera leo) de granda afrika mamulo el la subordo de rabobestoj, g. pantero, kies virbesto portas densan kolhararon: leono leviĝas el sia densejo (X); la leono estas la reĝo de la bestoj (B); oni alkondukis Danielon kaj ĵetis lin en kavon de leonoj (X); kie nun estas la loĝejo de la leonoj, kie iradis leono, leonino kaj leonidoj? (X); la diablo, kiel leono blekeganta, ĉirkaŭiras, serĉante, kiun forgluti (N).
  1. [HERALDIKO] Figuro, prezentanta leonon, kies kapo videblas profile.
    leopardo.
  • Leono
    1. [ASTRONOMIO] Boreala konstelacio (Leo), entenanta Reguluson.
    1. Kvina signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 23a de Jul. ĝis la 23a de Aŭg.
  • Malgranda Leono
    [ASTRONOMIO] Boreala konstelacio.
  • leona
    Rilata al leono: leona kapo; ĝia blekado estas simila al la leona (X).
  • Leona golfo
    Golfo ĉe la Francia bordo de Mediteraneo, inter Pireneoj kaj la Rodana delto (4°E, 43°N).
  • formikleono
    Mirmeleono.
  • marleono
    [ZOOLOGIO] Kn de fokuloj (g-oj Otaria, Neophoca, Zalophus) el la fam. de otariedoj, kun nur unu speco de haroj kaj kies virbesto portas kolhararon.
    marurso.
  • Leon/o
    Vira nomo.

    leonx


    Iel rilatitaj:

    bestx kapx