drako

*drak/o

  1. Fabela besto, kiun antikvuloj imagis kun flugiloj, ungegoj k serpenta vosto: la drako, kiu gardis la orfelon; vi piedpremos leonidon k drakon (X); galo de drakoj estas ilia vino (X); jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn k dek kornojn (N).
    Behemoto, Levjatano. [VIDU] drakŝipo.
  1. [ZOOLOGIO] G. (Draco) de lacertuloj (el la fam. de agamedoj), de kiuj kelkaj ripoj estas plilongiĝintaj k portas flughaŭton.
  • drakarbo
    [BOTANIKO] Arbo (drakdraceno), origina el Kanarioj, kiu eligas sangoruĝan rezinon (draksango), havas skvamecan trunkoŝelon k abrupte densan disbranĉiĝon iel monstrecan.
  • flugdrako
    Kajto.
  • vipurdrako
    [HERALDIKO] Fantazia besto, simila al drako kun kvar aŭ pli da piedoj.

    drako


    Iel rilatitaj:

    agamx arbx ludx ŝipx