-iz
-iz/
[TEKNIKOJ] Sufikso , uzata kun la signifoj: 1 apliki al io substancon, fizikan aŭ kemian aganton aŭ eĉ fabrikitan objekton, laŭ teknika aŭ industria procedo: najlizi plandojn de ŝuo; ŝtalizi (SIN. ŝtali), kuprizi (SIN. kupri) platojn; glui etikedojn ktp; - provizi per: elektrizi, nervizi, vaskul(ar)izi.
- apliki metodon elpensitan de iu: pasteŭrizi, galvanizi, makadamizi, faradizi, rentgenizi ktp; d'Arsonvalizadon (arsonvalizadon) mi jam komencis (Z).
Iel rilatitaj: