ĉemizo

*ĉemiz/o

  1. Manikhava vesto, tradicie vira, el tolo, lino, kotono, silko, nilono ks, kovranta de la kolo ĝis la femuroj, portata sub la ordinara kostumo k kutime videbla ĉe la kolumo k la manumoj: supla, amelita ĉemizo; ĉemizbutonoj (ofte apartigeblaj, se luksaj); parencoj, kiuj kun kadavraj vizaĝoj k en blankaj ĉemizoj de mortintoj fantome preterkuras (Z).
  1. Simila vesto, el pli dika ŝtofo, portata sen jako, uzata por sporto, kampado k kiel uniformo: nigraj ĉemizoj (de faŝistoj); brunaj ĉemizoj (de nazioj).
  1. Virina subvesto el delikata tolo, silko ktp, senmanika k ekstere ne videbla.
  • ĉemizeto
    ĉemizo kun pli mallongaj manikoj k baskoj.
  • subĉemizo
    Varmiga vesto, portata inter la haŭto k la ĉemizo.
  • surĉemizo
    Antaŭo de ĉemizo, aparte gladita ĉe la viroj, puntornamita ĉe la virinoj, portata sur la ordinara ĉemizo, por pli elegante aspekti.
  • harĉemizo
    ĉemizo teksita el bestaj haroj, k uzata de piuloj, kiel pentrimedo.
  • noktoĉemizo
    ĉemizo, ĝenerale ĝispieda, ofte ornamita per brodaĵo aŭ punto, uzata de virinoj en la lito.
  • noktoĉemizeto
    Mallonga noktoĉemizo.
    piĵamo
  • T-ĉemizo, to-ĉemizo
    ĉemizo aŭ subĉemizo proks. en formo de T, kun mallongaj manikoj k ofte senkoluma: blanka toĉemizo (ĉi lasta kun ŝablonita emblemo de ĝinmarko) (JC).

    Iel rilatitaj:

    bluĝinx noktx uniformx vestx