Etimologio: deveno de esperantaj radikoj.

En la etimo.html dokumento, vi trovos la vortojn, kiuj fontas el la sama plej fora origino, grupitaj sub la sama titolo.

La greka vorto ετυμολογία [-etumologia-] implicas du lingvajn postulatojn:
Unue, ke lingvoj evoluas; ke vortoj ŝanĝiĝas forme kaj signife dum jarcentoj.
Due, ke tiu evoluo ĉefe estas difektiĝo kaj ke la plej malnova signifo estas la vera signifo de la vorto.

Se la unua aserto estas facile pruvebla, la dua ŝajnas iom naiva.
Hodiaŭaj lingvistoj estas konvikitaj ke signifo de vorto dependas de kompleksaj rilatoj kiujn ĝi havas kun aliaj vortoj de la koncernata lingvo kaj de la kunteksto kie ĝi estas uzita, senrilate al historiaj faktoroj.
Tamen, retroiro al la origina vorto, kiel arkeologio, restas fascina por la menso.

La deveno de la plimulto de Esperantaj vortoj estas multlingva.
Tio signifas ke vorto kiu troviĝas en pluraj gravaj lingvoj, havas pli grandan ŝancon ankaŭ troviĝi en Esperanto sub formo ĝenerale proksima al la latina. Tiu multdeveneco estas propra al la lingvo Esperanto.

Ĉar la latina ludis grandan rolon en Eŭropo, ĝi do malrekte ankaŭ influis Esperanton. Siatempe, la Helena influis la Latinan, kaj oni nun rekonas tiun malnovajn grekajn radikojn. Krome, multe da novaj vortoj estis freŝdate kreitaj el grekaj aŭ latinaj radikoj. Oni hipotezis ke ĉiuj lingvoj eŭropaj devenas el pra-lingvo kiun oni nomis la Hindo-Eŭropan. Al la Hindo-eŭropa apartenas ankaŭ la Sanskrita.

Ĉiuj originaj pra-radikoj ankoraŭ ne estas malkovritaj, kaj multaj restas konjektaj. Vi trovos sube la pra-radikojn de esperantaj vortoj, kiam ili estas konataj. Por pliaj klarigoj referencu al Mi ne intencas anstataŭigi tiujn librojn. Mi komencis aldoni kelkajn gravajn lingvojn; sed mi timas ke la dokumento iĝos tro granda. Mi nun limigas min al la lingvoj bg, cs, da, de, el, en, eo, es, et, fi, fr, ga, hr, hu, it, lt, lt, lv, lv, mt, nl, pl, pt, ro, ru, sk, sl kaj sv.
Tiuj kiuj deziras lerni lingvon rapide trovos samfamiliajn vortojn.

Surretigitaj artikoloj

Por trovi definon de vorto, vizitu ReVoReta Vortaro.
Okazas ke la rilato al la originala Hindo-europa radiko estas malproksimega, sed ĉiam ekzistas rilato klarigebla. Mi uzis iso-639-1 kodojn por la lingvoj.
araba(ar) catana(ca) čeština(cs) dansk(da) Deutsch(de) eesti(et) English(en) español((es) français(fr) Gaeilge(ga) hrvatski(hr) ido((io) italiano(it) japana(ja) latviešu(lv) lietuvių(lt) magyar(hu) malti(mt) Nederlands(nl) polski(pl) português(pt) română(ro) slovenčina(sk) slovenščina(sl) suomi(fi) svenska(sv) ελληνικά(el) български((bg) Русский(ru) volapük(vo)

Se vi rimarkas eraron aŭ mankon, bv. sendi mesaĝon al Remuŝ
Evoluo de la paĝo:  Mi ĝisdatigas nur la xml-dokumenton. Mi intencas forigi la aliajn dokumentojn, ĉar mankas al mi la tempo okupiĝi pri ilin. Mi ne scias ĉu ili vere utilas al iu.