Grekaj vortoj en Esperanto

TSIRIMOKOS Angelos

Mireja demandis:

Iu demandas al mi pri la lingvo Esperanto, kaj por la respondo mi bezonas scii ĉu Zamenhof ĉerpis multe da vortoj el la greka, la plimulto de la radikoj devenas de la latina sed je kiom da procento (proksimume) por la greka? Mi scias ke "kaj" devenas de la greka ĉu aliaj vortoj?
Mi neniam lernis la grekan, mi nur konas la literojn (pro matematiko).
Dankon pro respondoj.
Mireja

Unuafoje post longa tempo mi rekontrolis ĉi tiun diskutejon, kaj - estante mem greko - mi sentis kvazaŭ devon provi respondi al Mireja, kvankam pasis ses monatoj de ŝia demando. Tamen ciferon, eĉ proksimuman, mi ne povas indiki, kaj el la sekvanta analizo evidentiĝos kial ne :

  1. Ekzistas en Esperanto amasego da vortoj kiujn kreis modernaj (t.e. renesancaj kaj postaj) kleruloj, ĉu en la de ili uzata ĝis antaŭ 150 jaroj latina, ĉu en la modernaj fontlingvoj de Esperanto mem (t.e. en la franca, germana, angla ktp.) surbaze de grekaj radikoj, sed kiuj ne jam ekzistis en la greka (kvankam ili plej ofte estis poste alprenitaj ankaŭ en ĝin). Mi pensas pri vortoj kiel "termometro" (el la grekaj "thermos"=varma kaj "metron"=mezurilo), "mikrobo" (gr. "mikros"=malgranda + "bios"=vivo), gramofono (gr. "gramme"=linio + "phone"=voĉo) k.s. Kreado de tiaj vortoj daŭras ĝis nun, kvankam plej ofte surbaze de vorteroj jam uzataj en la internacia scienc-teknika terminaro: ekz. pri la vortoj "magnetoskopo" aŭ "falokratio" oni povas argumenti ke ili estis faritaj ne rekte el la grekaj vortoj "magnetes"=magneto kaj "skopeo"=rigardi, aŭ "phallos"=faluso kaj "kratos"=regpotenco, sed el la jam antaŭe pruntitaj vortoj "magneto" kaj "faluso" kaj el la internacie konataj vorteroj "skop-" (de teleskopo, mikroskopo k.s.) kaj "krati-" (de "demokratio", "aristokratio" k.s.).

    La "ekstera" limo de tiu vortoklaso estas iom malpreciza: ja preskaŭ ĉiuj tiaj vortoj estas enlaseblaj en Esperanton konforme al la "dekkvina regulo". En la komuna (nefaka) lingvo sentiĝas ia rezistemo kontraŭ tiu inundo: neniu diras "oftalmologo", kie simpla "okulisto" sufiĉas. Sed ĉu iu diras "renisto" anstataŭ "nefrologo"? Kaj kion fari pri "otorinolaringologo" - ĉu "nazorelgorĝisto"? (Skribinte tion, mi tuj ekaŭdis voĉon en la kapo dirantan "kial ne?"). En la faka lingvo, la inundo de grekdevenaj terminoj ŝajnas neevitebla; ankaŭ tiuj naciaj lingvoj, kiel la germana aŭ la nederlanda, kiuj komence provis rezisti, dirante ekzemple "Saŭerstoff" aŭ "Wasserstoff" anstataŭ oksigeno kaj hidrogeno, tamen cedis antaŭ "Oxyd" aŭ "Hydrogenation"...

    Se kalkuli ĉiujn tiujn vortojn kiel "devenantajn el la greka", tiam la procento de grekdevenaj vortoj en Esperanto certe montriĝos tre granda. Estas tamen diferenco inter la "grekeco" de vorto kiel "hidrogeno" (cetere misformita; ĝi devintus esti "hidrogono", kio ja signifas "akvo-naskanto", dum "hidrogeno" signifas laŭvorte "naskita el akvo"; sed Lavoisier ne scipovis la grekan ĝis tia nivelo de subtileco, kaj ŝarĝis la francan per tuta familio da simile misformitaj vortoj, "pathogene", "cancerigene", "'electrogene", k.s.) kaj de vorto kiel "kaj"...

  2. Duan klason da grekdevenaj vortoj konsistigas tiuj, kiujn la latina aŭ la modernaj fontlingvoj de Esperanto prunteprenis el la greka, kie ili jam ekzistis, ĉu en la sama senco, ĉu en senco pli vasta aŭ pli "komunuza". Mi pensas pri vortoj kiel "liro" (=la muzikinstrumento, el kiu devenas - jam en la greka - la adjektivo "lirika"), "poeto" ("poemo", "poezio"...), "dramo", "teatro", "filozof(i)o", "kubo" (origine signifanta "ĵetkubo", sed akirinta jam en la greka sian geometrian sencon), "sfero" (origine ="pilko"), "akso" (origine ""akso de rado") k.s. Ene de ĉi tiu klaso oni povas distingi subklasojn:
    1. Vortoj esprimantaj specife grekajn nociojn : ciklopo, centaŭro, muzo, draĥmo, obolo, hekatombo...
    2. Vortoj konscie kreitaj (aŭ konscie prenitaj el la popola lingvo kaj ekuzitaj en specifa scienca aŭ filozofia senco) de grekaj pensuloj, kaj poste enprenitaj en la latinan, kaj (tra ĝi kaj la modernaj fontlingvoj) en Esperanton. Temas ĉefe pri terminoj filozofiaj, filologiaj, astronomiaj aŭ geometriaj : harmonio, fenomeno, hipostazo - epiteto, perifrazo, idilio - eklipso, planedo, kometo - centro, poligono, parabolo...
      [Parenteze pri ĉi lasta vorto: en la modernaj eŭropaj lingvoj ĝi estas uzata en du sencoj ŝajne tute senrilataj, nome (1) religi-instrua fablo, de Jesuo mem aŭ laŭ lia modelo, kaj (2) speco de koniko (el kio venas la senco verŝajne plej ofta ĉe la nuntempa ĉiutaga franca, t.e. satelita anteno; mi povas imagi junan kateĥizaton demandantan la pastron ĉu Jesuo predikis televide!). La origina senco de la greka vorto estis "apudmeto", "komparo", el kio venas tute nature la religia senco; la geometria senco klarigeblas el tio, ke se oni difinas koordinatojn laŭ la granda akso de koniko kaj la tanĝanto je ties pinto, ĉe parabolo y*y egalas a*x, dum ĉe elipsohiperbolo (greke ="manko" resp. "troo", kp. la retorikan sencon de la samaj vortoj) ĝi estas malpli resp. pli granda. Cetere, ankaŭ "parolo" devenas - tra la franca - de la sama greka vorto!]
    3. Vortoj komunuzaj, enprenitaj de la greka en la latinan kaj tra ĝi kaj la modernaj fontlingvoj en Esperanton, kune kun la koncerna nocio : leono, disko, horo, aero(!), eĥo, purpura, muziko, tragedio/tragika, komedio/komika, heroo, teatro, dramo...
    4. Vortoj esprimantaj specife kristanajn nociojn kaj transprenitaj de la aliaj eŭropaj lingvoj kune kun kristanismo : evangelio, eklezio (origine ="asembleo"), anĝelo, bapti, apostolo, episkopo (origine ="superrigardanto" - la dua elemento estas la sama kiel en "teleskopo"), martiro (origine ="atestanto"), eŭkaristio (origine ="dankesprimo"), monaĥo (origine ="solulo"), ortodoksa (origine ="ĝustopinia"), katolika (origine ="universala"), herezo ... kaj kompreneble, ankaŭ la vorto "Kristo" mem (origine ="ŝmirito, sanktoleŭmito").
  3. Ekzistas kelkaj - malmultaj - vortoj de hindeŭropa deveno, kiuj pro tio (kaj ne pro reciproka prunto) aperas kaj en la greka kaj en la latina, germana aŭ rusa/pola, tiel ke oni ne povas diri el kiu unopa lingvo ili estis prenitaj en Esperanton. La plej evidenta ekzemplo estas la numeraloj : ĉu "du", "tri", "ok" kaj "dek" devenas de la grekaj "dyo, tria, okto, deka", aŭ de la latinaj "duo, tria, octo, decem" - se ne mencii ankaŭ la rusan "tri"? Demando stulta, se tiel metita : Zamenhof evidente profitis tiun antaŭekzistantan similecon, kaj elektis siajn formojn konforme al ĝi. Same okazas pri "nun", trovebla samforme en la greka, sed ankaŭ en la latina (nunc) kaj en la germana (nun); pri "mi", trovebla en tre simila formo en verŝajne ĉiuj hindeŭropaj lingvoj; pri "en", trovebla samforme en la greka, sed ankaŭ en la franca, kaj en tre simila formo ("in") en la latina, angla kaj germana; pri "patro", identa ("pater") kaj en la greka kaj en la latina; pri "dekstra", kiun Zamenhof evidente prenis el la latina (mi supozas ke lia scio de la franca ne etendiĝis ĝis blazonaj terminoj aŭ "sa dextre vengeresse", kvankam la apoga itala formo "destra" troveblis en kiu ajn vortaro), sed kiu ekzistas en la greka en la formoj "dexios" kaj (malofte) "dexiteros"; pri "plata", parenca al la greka "platys" (= larĝa); pri "bovo", parenca al la greka "bous" (kaj, nekredeble, al la germana "Kuh" = angla "cow" - sed tio estas alia rakonto...), sed fakte prenita el la samfamilia latina "bos", gen. "bovis"; kaj pri pluraj aliaj.
  4. Krom tiuj klasoj da vortoj grekdevenaj sed (eŭrope) "internaciaj", ekzistas ankaŭ kelkaj radikoj verŝajne pruntitaj rekte el la greka, sed ili estas tre malmultaj. Sen vortaro ĉemane (mi estas ferianta ĉi-momente), mi povas tuj pensi pri jenaj :
Kiom da grekdevenaj vortoj enestas do en Esperanto? Nu, multegaj, se kunkalkuli ank la modernajn internaciajn kreaĵojn, kiel "magnetoskopo" aŭ "skizofrena"; se tamen oni limigas sin al tiuj vortoj, kiujn Esperanto certe ĉerpis rekte kaj ne tra la aliaj fontlingvoj el la greka, tre malmultaj (inter la Fundamentaj vortoj, verŝajne nur "kaj", "osto" kaj "hepato" - kaj, se mi ne eraras, "iĥtiokolop> Mi aldonu kvazaŭŝerce, ke grekdevenaj vortoj tiel abundas en la vortaroj de okcidenteŭropaj lingvoj, ke oni povas kunmeti tutajn paragrafojn per nur tiaj vortoj (plus, kompreneble, artikoloj, prepozicioj kaj similaj "gramatikaj" vortoj el la koncerna lingvo. En esperanto, pro nia rezistemo al la inundo de "internaciaj" vortoj, tio estus iom malpli facila, sed amuzajn ekzemplojn oni povas trovi angalingve en http://users.hol.gr/~posi/zolotas.htm (alparolo de Xenophon Zolotas, tiama Mastro de la Centra Banko de Greklando, antaŭ la Internacia Mona Fonduso), kaj franclingve en http://users.belgacom.net/EBG/kers_rec.htm (el la libro "Langues sans Frontieres" de Georges Kersaŭdy : ?

En politique, on tient beaucoup à la démocratie, on redoute la ploutocratie et on se méfie de l'aristocratie. Dans les lycées [mot grec signifiant "la louvière" ou "le bois des loups"] de l'hexagone, les pédagogues enseignent encore la géographie, les mathématiques, la géométrie, on parle sans doute de logarithmes et de polynômes, on étudie l'entomologie, les atomes, l'atmosphère, le cosmos, les microbes, les bactéries, etc. L'autochtone parisien qui s'asphyxie en auto sur le périphérique ou prend le métro pour aller au Panthéon ou au théâtre de l'Odéon, peut encore fantasmer sur l'époque mythique ou les Champs Élysées étaient le paradis éphémère des péripatéticiennes et de leurs proxénètes, aujourd'hui éclipsés par les vendeurs de narcotiques et d'ecstasy ou autres euphorisants. On pourrait ainsi aligner sur des kilomètres des myriades d'hellénismes plus ou moins euphoniques, jusqu'à provoquer chez le lecteur des crises et des traumatismes menant à l'hystérie et aboutissant à la catalepsie ?!

Angelos TSIRIMOKOS, (greko el) Bruselo


vidu liston la de grekaj vortoj. Alklaku vorton por vidi aliajn samdevenajn vortojn en la greka kaj aliaj lingvoj.