Notoj pri Plurlingva vortareto

Uzita en Kurso por lingvistoj kun alta IK

Plurlingva vortareto ordigita laŭ alfabeto

Plurlingva vortareto ordigita laŭ ofteco

Al Etymological Dictionary of the Esperanto Language de Andras Rajki (2006 Budapest), mi aldonis La Akademia Vortaro, kunmetita de Bertilo Wennergren, kaj Reta Vortaro de grupo de aktivuloj.

La ĉefa ideo estas montri ke granda plimulto de vortoj estas kompreneblaj de diverslingvanoj sen peno, kaj ke, kontraŭe al la moda kredo, Esperanto ne estis elcerbumita el nenio, sed bazas sin sur pruvitaj strukturoj, kiuj funkcias en pluraj lingvoj.

Mi hezitas aldoni pliajn kapvortojn, sed tio povas montri la efikon de Esperanto por krei novan vorton tute kompreneblan sen bezoni inventi novan radikon.

Mi ordigis la radikojn laŭ ofteco de uzo (vidu Diserigitaj Tekstoj)

Poste mi plibonigos la prezentadon.

Avertu min se vi havas fidindan e-fonton kiun mi povos uzi. Mi havas sistemon por amase aldoni novajn kapvortojn aŭ tradukojn.

Se vi deziras kunlabori al la korektado de la vortaro, kontaktu min. Mi povas faciligi la laboron kaj eviti koliziojn inter pluraj korektantoj. Ĉi momente, neniu proponis sin. Ŝajnas ne mia projekto valoras neniom.

Remuŝ@Ondenval@Belgio


eo
Esperanto
RA
radiko(j)
de
germana
ca
kataluna
en
angla
es
hispana
fr
franca
it
itala
la
latina
lt
litova
pl
pola
pt
portugala
ru
rusa
OF
ofteco numero. 90000+ ne ordigita

Mi korektis multajn erarojn en la Franca, kaj nun okupiĝas kontroli aliajn lingvojn. Tio estas tedega tasko. Mi korektis ankaŭ erarojn en la angla, kaj en la pola (ĝis OF = 2020). Mi supozas ke la aliaj lingvoj ankaŭ entenos multajn erarojn. Mi zorgos pri la malpliofte uzitaj vortoj poste.
Avertu min se vi posedas fidindan fonton.