Interlingvistiko


Interlingvistiko estas scienco, kiu studas homajn rilatojn pere de planlingvoj kaj malegalecon inter lingvoj, do, lingvan justecon[1], inter homoj kiuj ne povas kompreniĝi pere de siaj gepatraj lingvoj. Ĝi esploras kiel en tia komunikado rolas kaj funkcias etnaj kaj planlingvoj, tradukado kaj teknikaj iloj. Ĝi ankaŭ rilatas al lingvopolitiko. Interlingvistiko ekestis kiel scienco stariganta normojn por helplingvoj, sed tra ĝia centjara historio ĝi estas komprenata de diversaj aŭtoroj pli kaj pli vaste kiel "interdisciplina sciencobranĉo inkludanta diversajn aspektojn inter alie de interkultura kaj internacia komunikado, lingvoplanadon kaj lingvonormigon, multlingvecon, lingvopolitikon, tradukarton, sociolingvistikon, historion kaj literaturon de planlingvoj"[2].

Kvankam en la 21-a jarcento la atento iras pli al la studado de fikciaj lingvoj (Conlanging | en.wikipedia) kaj ĉar la angla lingvo jam funkcias kiel internacia, nur malgranda parto de conlangers serioze okupiĝas pri helpaj lingvoj. Iliaj motivoj plejofte ne rilatas al lingvopolitikaj kaj lingvohelpaj aspektoj de planlingvoj, sed al socia aspekto: ĝuo pri lingvokreado kaj partopreno en virtuala lingvokomunumo. Aldone, conlanging kaj interlingvistiko, havas, krom siaj sociolingvistikaj valoroj, ankaŭ gravan lingvistikan flankon kaj tial estas ankaŭ temoj en universitatoj[3].

Unueca koncepto de interlingvistiko ne ekzistas kaj ĝia gamo enhavas dudekon da specialaĵoj ekde etnaj lingvoj ĝis traduk-kodoj"[2]. Laŭ Sabine Fiedler, "Interlingvistiko ankaŭ havas la taskon atentigi pri la fakto, ke nia mondo plenas je nesolvitaj problemoj kaj malegalecoj kunligitaj kun lingvaj demandoj"[4]. Laŭ Cyril Brosch "Interlingvistiko estas sub-disciplino de la lingvistiko, kiu okupiĝas pri internacia lingva komunikado en ĉiuj ĝiaj aspektoj, t.e. funkcio, strukturo, disvolviĝo kaj uzo de etnaj kaj planlingvoj kiel internaciaj komunikiloj. En tio politikaj, lingvaj, ekonomiaj, kulturaj, historiaj, leĝaj kaj informteknologiaj aferoj ludas rolon, precipe rilate al la optimumigo de internacia lingva komunikado (inter alie kiel ekonomiaj aspektoj)[5].