Rilato inter lingvo kaj informo, kaj la limigoj de nia cerba kapableco.


Ni vivas en nia propra, aparta, abstrakta, mondo. Ni povas kontenti, se ni kapablas bone interpreti  duonon de simplaj mesaĝoj senditaj al ni. Homa interkompreniĝo estas mistero, kaj ĉefe dependas de bonvolo.

La cerbo pritraktas ne la realon sed nur informojn pri la realo

Nia cerbo pritraktas informojn pri la realeco simile al komputilo. Kion ĝi kapablas enteni, eble iom varias laŭ individuo, kaj oni povus taksi la kapablon kiel katastrofe mizera, aŭ eksterordinare mirinda, depende de la humoro je la momento. Kion la cerbo nuntempe faras kun informoj pli bone ol komputilo, estas eltrovi rilatojn aŭ malkovri komunajn karakterizojn inter aferoj unuavide senrilataj. Ne temas nur pri rilatoj inter "realaĵoj", sed ankaŭ inter imagaĵoj aŭ simboloj. Tiu kapablo estas foje profitdona, foje damaĝa. Oni povas krude taksi la duonon de niaj kredoj kiel superstiĉojn. Aldoni neŭronon ie, aŭ forpreni aliloke, konekti aŭ malkonekti kelkajn pliajn neŭronojn inter si, ne ŝanĝos multon. Espereble, edukado iom povas plibonigi la situacion. Oni devas resti singarda kiam oni volas pritrakti informon utile. Ĉiam oni memoru ke oni ne pritraktas la realon, sed nur informon pri la realo, kaj tiu informo reprezentas nur parton de la realeco je certa precizeco, pro la limigoj de la sistemo de reprezentado, la bito por komputiloj, aŭ la neŭrono por la cerbo. [14]
Se la realo ekzistas sendepende de nia observado, tamen ni observantoj ne povas eskapi de alia realo kiam ni volas priskribi ĝin : ni devas krei abstraktaĵojn. [11]

[11] Materio povas esti plurmaniere reprezentita, ekzemple kiel ondo aŭ kiel partiklo. La reprezentado dependas de la solvota problemo.
[14] Kion pensi pri asertoj kiel : Matematiko ne sufiĉas por kontakti kun la realo. Matematiko nur donas al ni falsan certecon pri la realo.
  • realo, vi jam komprenis, en la plimulto de kuntekstoj, estas mallongigo de "informo pri la realo".
  • kontakti kun la realo signifas, akiri kaj uzi informojn pri la realo. Kontakto implicas abstraktadon (kun necesa perdo de informoj).
  • certeco:  ekster matematiko, ne ekzistas absoluta certeco en la reala mondo. Sed oni povus difini iun gradon de kontentigan precizecon, kiun oni nomus certecon.
Mi interpretas tiun aserton kiel: Matematiko estas scienco, kiu ne zorgas pri la realo; sed foje, eblas trovi aplikojn de matematiko al la pritrakto de informoj pri la realo.


Celo de la eseo.


Mi okupiĝos ĉi tie pri la rilato inter lingvo kaj informo, rilato kiun mi taksas gravega. En tiu kampo, mi okupiĝos la ĉefa kapablo de nia cerbo, kiu sukcesas doni signifon al sonojn aŭ skribaĵojn, pro ĝia kapableco eltrovi rilatojn inter informoj.
Mi ne volas aparte pritrakti gramatikon, sintakson, fonetikon ktp, ĉar jam sufiĉas semantikon, kaj la samaj principoj estas facile aplikeblaj kiel por semantiko.

Analogio.

Por kompreni la problemaron, oni povas uzi analogion kun la komputilo, kaj pli precize kun relative nova programmaniero, kiu uzas lingvojn nomitajn "objektorientitajn" (mallonge: OO-aj por Objekto - Orientit-aj) [1]
La komputilaj sistemoj estas bazitaj sur duuma kodo. Tute analoge, la cerbaj neŭronoj sendas aŭ ne, signalon laŭ la aksonoj.
Se iu kvanto da dendritoj de iu neŭrono estas ekscitita, okazas nerva impulso al la konektitaj neŭronoj. [2]
Aŭ  la neŭrono fajras al aliaj neŭronoj, aŭ ne. Tio estas duuma funkciado, kvazaŭ komputila. Ne estu timigita per la vorto "komputilo": ne temas pri informatiko ĉi tie.

Kiel la cerbo konservas informojn, oni ne bone scias, sed tio verŝajne similas al la tiu de komputiloj [3]. Ni ne precize scias kiel tio funkcias, sed tio ne malhelpas nian funkciadon.
Ankaŭ programisto ne bezonas koni elektronikon. Kiel la informoj estas konservitaj ne tiom gravas kiom la reprezentado de la informo.

[1] La plej konata nuntempe estas Ĝavo (Java). Ĝi estas bazita sur C++.
[2] Ekzistas ankaŭ inhibicia procezo, kiun mi ne bezonas pritrakti ĉi-tie en mia analogio, ĝi ne ŝanĝas ion ajn. La reguloj laŭ kiuj neŭrono reagos aŭ ne al ekscito de siaj dendritoj ne estas bone konataj. Plej eble ĉiu neŭrono havas siajn proprajn regulojn. Sufiĉas scii ke ekzistas regulojn
[3] La komputiloj konservas informojn laŭ diversaj malsamaj manieroj, kiuj ne gravas por mia analogio.

La bito.

Por nekomputisto, ŝajnas mistere, kiel eblas, uzante tiom simplecan sistemon  - la duuman -  programi komplikajn aferojn.
Kompreni tiun punkton estas esence por la bona kompreno de la sekvo.
La  kvantumo de informo estas la bito, t.e. duuma cifero, aŭ 1 aŭ 0. Oni ne povas uzi malpli por reprezenti iun ajn informon.
Per unu bito, oni ne povas fari multon. Sed se oni  uzas 32 bitojn unu apud la alia, oni povas reprezenti ĉiujn alfabetojn el la mondo. [4]
Por reprezenti certajn objektojn en la komputilo, oni kutime uzas pli da  bitoj, kaj la kvanto varias depende de la objekto kiun oni volas reprezenti.

[4] Unikodo estas aparta reprezento de la alfabetoj, kiu lasas multe da truoj (ne uzitaj kombinoj) . La vario nomita UTF-32 ĉiam uzas 32 bitojn por reprezenti unu signon.
La bito-kombino 00000000 00000000 00100000 10101100 en si mem signifas nenion. Oni devas scii ke ĝi reprezentas €, signo kiu reprezentas la Eŭro-valuto; mono reprezentas la valoron de akiraĵoj.
Pli praktika reprezentado, iom pli komplika estas UTF-8, kiu permesas reprezenti la kutiman alfabeton per 8 bitoj. Por aliaj signoj, la kodigo uzas 16, 32 aŭ 48 bitojn. La cerbo plej eble uzas similan sistemon al UTF-8, do la nombro da bitoj uzitaj por reprezenti aĵon, varias laŭ la kazo. Ekzemple, en UTF-8,  €  estas kodita per 3 bitokoj: 11100010 10000010 10101100 (E2 82 AC)
UTF-16 ĉiam uzas 16 bitojn, sed ekzistas 3 varioj de ĝi. Vi rimarkas ke ne sufiĉas koni la bitovicon, sed ankaŭ la regulon laŭ  kiu ĝi estis kodita.

Signifo.

Informo kaj signifo ne estas la samaj aferoj. Necesas distingi inter la du. Estas facile kompreni ke komputilo pritraktas informon kiel bitojn, sen vere konscii pri kio temas.  Do, necesas klarigi kiel  eblas ke bito (aŭ neŭrona stato) akiras iun signifon en nia cerbo.Mi ektraktos tion  en la paragrafo "Protokolo". Antaŭe, mi ŝatus pritrakti kelkajn aliajn punktojn.

Objekto.

Kiam oni uzas OO-an lingvon por programi komputilon, oni nomas la diversajn elementojn kiuj partoprenas al la problemo.
Ekzemple, imagu ke mi devas programi la  registradon de vehikloj kaj rilataj aferoj.
Ekzistas pluraj eblecoj, sed mi elektos unu facile kompreneblan.
  • Mi kreos (komputilan) objekton nomitan  Vehiklo. La Vehiklo entenos atributojn, kiel Tipo, Povo, Matrikulplato, Uzdato ... ktp., kaj tiuj atributoj iliavice ankaŭ estas  Objektoj.Alia grava atributo deVehiklo estos la Posedanto, kaj tiu Posedanto-objekto estos rilata al Adreso. Adreso entenos  Lando, Urbo, Strato, Numero. Kaj Numero estos reprezentita kiel la aliaj objektoj, per tiom da bitoj kiom necesas por memori ekzemple 24A, aŭ 31415/B7. La samo valoras por la aliaj objektoj : aŭ ili entenas aron da bitoj por la informo, aŭ aliajn objektojn, aŭ ambaŭ samtempe.

Abstraktado.

La procezo nomi objektojn kaj difini iliajn atributojn, estas nomita abstraktado. Objektoj estas "abstraktaĵoj". Ili ne estas realeco, sed reprezentaĵo de la nura parto de la realeco  kiu utilas al ni.
Ekzemple, notu ke la objekto Posedanto ne entenos la koloron de la okuloj de la posedanto, ĉar tio tute ne rilatas al la problemo kiun mi ĉi momente volas pritrakti komputile. Tiu informo eble estos necesa al alia problemo.
Ofta eraro de komencanta programisto estas eltrovi ĉiujn atributojn, kiuj iam povus utili al la plej diversaj problemoj elpenseblaj. Ne nur tio ne utilas por la preciza problemo, sed kaŭzas balaston kiun oni devas kuntiri tra la tutan procezon, sen ajna tuja profito[9]. Do objekto estas ia simpligo de la realeco, kaj estas saĝe konservi tiun reprezenton simpla.

[9] Ŝajnas ke multaj interneŭronaj konektoj, kaj neŭronoj estas tute senutilaj. Oni perdas milionojn da neŭronoj dum sia vivo, sed plej eble estis nur balasto, kiu malhelpis nian funkciadon pli ol ĝi helpis.

Konkretaĵo.

Laŭ la OO-terminologio, Objekto estas nur strukturo, modelo, ŝablono, paradigmo sen aktualaj valoroj por la diversaj atributoj. Oni bezonas ie rezervi memoron antaŭ ol krei "konkretan objekton", kun aktualaj valoroj. Pluraj malsimilaj konkretaĵoj (angle nomitaj instances) povas ekzisti en la memoro, ĉiuj bazitaj sur la sama unika Objekto. Objekto povas esti Persono, kaj Konkretaĵoj povas esti Johano, Marko, Mateo, Paŭlo, .[5]
La baza informo ĉiam estas bito, ĉu por Objektoj ĉu por Konkretaĵoj. Kio ŝanĝas estas la loko kie tiu bito estas konservita en la sistemo, kaj la maniero kiel ĝi estas uzita. La bito en si mem valoras nenion se oni ne scias al kio ĝi utilas, kion ĝi reprezentas.

[5] Se la memoro de la Objekto-difino en la cerbo estas difektita pro traŭmato, la persono ne plu havas eblecon rekoni la strukturon de la konkretaĵo, eĉ se tiu cerbo-parto ne estis damaĝita. Vi bone notis ke en la memoro de persono aŭ de komputilo, la Objektoj, kaj la Konkretaĵoj estas konservitaj en apartaj lokoj. Por Objekto filozofoj ankaŭ uzas la vorton Kategorio.
La objektoj organiziĝas laŭ iu hierarkio. Ekzemple : Vivulo ← Animalo ← Besto ← Mamulo ← Cetaco ← Dentocetaco ← Delfeno... Tiu maniero organizi la memoron permesas pli efikan uzon de la disponeblaj rimedoj. En programado oni diras ke Cetaco heredas la karakterizojn de Mamulo.

Precizeco.

Oni povas reprezenti per π la rilaton cirkonferenco/diametro de cirklo. Oni ne povas reprezenti tiun valoron per ciferoj, oni nur povas alproksimigi ĝin, ekz. 3,14 plej ofte sufiĉas, sed fojfoje oni bezonas 3,141592653589793238.
Tute eblas reprezenti ĝin multe pli precize, sed tamen neniam, ni konos ĝin kun absoluta precizeco. [6] Tio ne maltrankviligas nin, ĉar tio ne utilos por solvi eventualan problemon.
Oni ne bezonas grandegan precizecon por normale funkcii.
La ekrano kiun mi uzas, tute ne estas preciza (1400x1050 pikseloj kaj 2^32 koloroj). Mia video-kamerao filmas je 25 bildoj sekunde. Kiam mi spektas la filmon per komputile, pligrandigas objekton, kaj malrapidigas la movojn, mi bone konscias ke mia cerbo ne bezonas ege grandan precizecon por havi la iluzion de kontinua movo.
Homaj lingvoj estas tre malprecizaj, kompare al la komputilaj. La terminoj ne estas same difinitaj  en diversaj vortaroj, kaj ne estas uzeblaj sendepende de la kunteksto, tio estas, de la situacio[7]. OO-a lingvo precize difinas la atributojn de la objektoj, kaj ilia uzo en la specifa kunteksto de la problemo [8].

[6] En 2002 oni kalkulis 1 241 100 000 000  decimalojn de π. Jen la 1000 unuaj (plejparte senutilaj):
3,1415926535 8979323846 2643383279 5028841971 6939937510
5820974944 5923078164 0628620899 8628034825 3421170679
8214808651 3282306647 0938446095 5058223172 5359408128
4811174502 8410270193 8521105559 6446229489 5493038196
4428810975 6659334461 2847564823 3786783165 2712019091
4564856692 3460348610 4543266482 1339360726 0249141273
7245870066 0631558817 4881520920 9628292540 9171536436
7892590360 0113305305 4882046652 1384146951 9415116094
3305727036 5759591953 0921861173 8193261179 3105118548
0744623799 6274956735 1885752724 8912279381 8301194912

3055541549 8630733226 9301895353 2800395568 4100135112
3018054466 7139616326 7123847333 9482691454 3860916430
1625543455 2814410067 9794539929 7396506499 6259579620
9832690772 9598209368 0476885637 4803576440 0887706440
9994610239 6615201174 0666595802 7919531531 8903915600
4823850597 7919334089 3525800653 2108289606 0294989554
9184899441 7318925720 9460412978 6725653700 4298366088
7081085596 4376680868 4559824388 6457656156 6050890585
2962457053 9070959679 6673211870 6342459769 2128529850
2976735807 0882130902 2460461146 5810642210 6680122702

[7] Juraj terminoj prezentas apartan defion. Ekzemple:  la Statuto de la Internacia Kortumo en Hago, estas verkita en la angla kaj franca, kaj ambaŭ tekstoj estas aŭtentikaj. Tamen, en pluraj lokoj diverĝas, kio kelkfoje malhelpas la eltrovon de la ĝusta senco. Ekzemple, en la franca teksto de Art. 36 troviĝas la vortoj compétence kaj juridiction, dum la angla teksto uzas por ambaŭ nocioj nur jurisdiction, ĉar la angla competence ne respondas al la franca compétence.
[8] Okazas foje ke oni deziras uzi objektojn jam antaŭe difinitajn en du apartaj kuntekstoj, por pritrakti novan problemon. Se la sama nomo de la objekto estas uzita en la du kuntekstoj, oni devas precizigi el kiu kunteksto ĝi devenas, aŭ krei tute novan abstraktaĵon.

Lingvo.

Pro ĉio tio, la homaj lingvoj necese estas malprecizaj. Feliĉe ekzistas ebleco kontentige precizigi sian penson, uzante pli da frazoj, aŭ kiel en OO-aj lingvoj, doni la precizan difinon de vorto en la koncernita kunteksto. [15]
Tio montras la gravecon de vortaro, kiu ne nur donas la signifon de vorto, sed ankaŭ donas ekzemplojn de la kunteksto kie ĝi estas uzita. [16]

[15] Ekzemple, la uzo de "billion" signifas 10^12 en Usono, kaj 10^15 en Britio; (en Esperanto, duiliono estas 10^12; duiliardo= 10^15);  gallon (Eo: galjono) valoras 3,7853 litrojn en Usono, kaj 4,5460 en Britio.
[16]Kelkaj terminoj kiuj estas personaj abstraktaĵoj kiuj ne necese kongruas kun tiuj de alia persono: konscio, subkonscio, konscienco, perceptado, emocio, afekcio, memoro, ideo, penso,  menso, animo, meditado, ekstazo, Dio, dogmo, senerara, tempo, spaco, materio, substanco, universo, logiko, inteligenteco. Kelkaj terminoj povas esti tute sensencaj por certaj personoj.
Pri la lasta termino, komputilistoj havas interesan difinon: inteligenteco estas tiu homa kapablo facile kompreni, vigle pensi kaj antaŭvidi, kapablo kiun komputiloj neniam povos posedi. Se komputilo povas venki homojn en ŝakludo, per difino, tio signifas ke tiu ludo ne uzas tiun kapablon; inteligenteco estas io alia.


Kiel informoj estas pritraktitaj?

Logiko.

Logiko estas parto de matematiko. La reguloj validas por tiu fako. Uzi ĝin ekster tiu fako riskas kaŭzi malagrablaĵojn. "Via aserto estas mallogika", kiom ofte oni aŭdas tion? Plej ofte la kaŭzo estis malsama reprezentado de la realo, kio kaŭzis miskomprenon. Ambaŭ interparolantoj disponas pri malsamaj informoj, kaj konstruis malsamajn reprezentaĵojn, sed supozas ke la alia disponas pri la samaj. Esperantistoj kutime fieras pri sia logikeco, sed malfacilas pruvi ke ĝi estas pli alta ol la kutima. La neevitebla obstaklo estas la tradukado de la realo en bitojn sen perdo de informo. Ĉiam eblas demandi pli da informoj al la kunparolanto por solvi la ŝajnan mallogikecon de lia aserto. Konsideru kiel honoron, kiam iu diras mallogikaĵon al vi: li simple kredas ke vi funkcias je la sama nivelo kiel li, kaj ke vi ne bezonas detalajn klarigojn. Provu meti vin en lia kunteksto.

Protokolo

Bito en si mem ne sufiĉas kiel informero; ĝi nenion signifas.  Oni devas scii kion ĝi reprezentas. Por kompreni la problemon, imagu ke oni volas komuniki kun forega eksterterano, kaj nur povas atingi lin per lumradioj. Por simpligi la klarigon, imagu ke oni decidas uzi ian morskodon, sed alia duuma sistemo konvenus. Kiel instrui la eksterteranon, ke temas pri iu kodo?  Kiel konigi la regulojn laŭ kiuj la informo estas sendita? Ŝajnas nesolvebla problemo. Tamen, nia cerbo, uzante similan duuman kodon, sukcesis dum junaĝo, doni signifon al la informo transsendita laŭ la aksono.
Oni povas ekzemple sendi  0000000100100011010001010110011110001001101010111100110111101111 kaj esperi ke ili komprenos tion kiel 0000 0001 0010 0011 0100 0101 0110 0111 1000 1001 1010 1011 1100 1101 1110 1111, kio estas 0  kaj la 15 unuaj nombroj laŭ duuma notacio.
Malfacilas klarigi ke ni uzas 4-bitan protokolon, kaj ne 5-bitan aŭ pli (tion ni bezonos klarigi poste).  Oni povas supozi ke sufiĉe inteligenta eksterterano kapablos diveni la strukturon.
Necesos iom da peno por iel klarigi ke ni sendas la koordinatojn de segmento. Ekde tiam, kiam ni kapablos fari tion, ni povos desegni figurojn sur eŭklidan ebenon, kaj esperi ke kelkaj eksterteranoj divenos pri kio temas. Tiel, ni povos klarigi preskaŭ ĉion, per desegnado.
Sed ne temas ĉi tie pri la metodo de klarigo - eblas trovi pli bonan -  sed pri la salto de ciferoj al punktoj sur eŭklidan ebenon, poste al segmentoj kaj al desegnoj. Iel ni devas rilatigi ciferojn al io konkreta, doni signifon al ciferoj . La problemo estas malfacile solvebla ĉar ni ne povas montri, tuŝigi, flarigi, gustumigi la objektojn kiujn ni volas priskribi. La tasko de nia cerbo estas multe pli facila, ĉar ĝi disponas pri diversaj sensoj por kapti informojn pri la ĉirkaŭaĵo. Do la salto de impulso al signifo estas pli simpla. La percepto per du (aŭ pli da)  sensoj, permesas al ni konstrui bildon de la mondo, de la "realo".
Nun imagu estaĵon kiu nur posedas unu senson, ekzemple aŭdon. Ĝi ne havas vidon, tuŝon, guston, flaron, ktp (ekzistas multaj aliaj). Ĝi ne povos per tiu unika senso, formi ian ideon pri la realo. Same senmova unuokulo, kun nur la vida senso, ne povos kompreni kion ĝi vidas. Eĉ la tuŝo ne sufiĉas sen la kapablo moviĝi.
Tiu temo ne estas fintraktita...

Meditado.

Pro la kapablo de la cerbo rilatigi ĉiun informon (perceptitan per niaj sensoj) al iu strukturo (arketipo, koncepto), ni havas la tendencon manipuli Objektojn (t.e. strukturojn, kategoriojn)[12]. Tiu kapablo permesas rekonon, komprenon, kio estas ne multe pli ol etikedado, kaj estas la kaŭzo de multaj antaŭjuĝoj. Malfacilas komplete malŝalti tiun funkcion de la cerbo. Iuj meditado-teknikoj permesas alproksimigi iun staton de kompleta konscio (laŭ mi erariga priskribo), stato kiam ne plu ekzistas  Objektoj (foje eĉ ne unu: la Mio), sed nur apartaj, puraj, objekto-nerilatitaj Konkretaĵoj de Atributoj (primitivoj estus iom pli bona vortigo).
Tio klarigas kial tiuj mensostatoj estas konsiderataj kiel nepriskribeblaj. [13]
Oni povus demandi sin, ĉu tiu mensa stato, estas natura aŭ kontraŭnatura, kaj ĉu ĝi utilas al io. Interesa efiko de meditado estas, ke ĝi liberigas de antaŭjuĝoj (kondiĉaj refleksoj), kiuj malhelpas "objektivan" pritrakton de la informoj. Ĝi efikas kiel purigado de la cerbo. Malamikoj (aŭ tiuj personoj kiujn ni konsideris malamikaj) ricevas novan ŝancon konduti amike, kaj ni vidas la mondon tute nova, kaj povas admiri verdan herbeton kiel unikan mirindaĵon.

[12] pri informo (perceptita per niaj sensoj) : notu ke percepti plej ofte estas komprenita kiel pasiva aktiveco. Tute male, la percepto (per niaj sensoj), estas aktiva ago. Ĝi uzas la kapablon krei objekton de pli baza nivelo. En komputilo, bazaj objektoj estas signo, entjero, glitkoma nombro, kaj similaj. Tiuj bazaj objektoj estas ankaŭ nomitaj "primitivoj".
[13] Pri provoj de klarigo, kuraĝuloj serĉu per Guglo: HOLOKINETIKA PSIKOLOGIO, kaj UNUECA PERCEPTADO.
Aliaj legaĵoj troveblaj ĉe Platono, Upaniŝadoj,  Tao Te Ĉing,  Sutroj.

Kvantumo.

La teorio pri kvantumoj asertas (kaj multemaniere pruvis), ke materio aŭ energio ne estas senfine dividebla, sed konsistas el malgrandaj eroj.
Kvazaŭ la kreanto laboris je tre granda, sed tamen limigita precizeco. [17]. Evidente, laŭ lia bildo, ni suferas pro similaj limigoj. Eble ni estas partoprenantoj al iaspeca komputila ludo :-)
Ankaŭ fizikistoj pritraktas ne materion, sed informon pri materio.

[17] Kelkaj fundamentaj unuoj (proksimumaj):
  •   konstanto de Planck: h = 6,626 068 76 x 10-34 J s
  •   tempero:  5,390 667 26 x 10-44 s
  •   masero:   2,176 667 72 x 10-8 kg
  •   longero:   1,616 081 388 x 10-35 m
  •   ŝarĝero :  e = 1,602 176 462 x 10-19 C
  •   informero: 1 bito.




Mi pensas do mi estas.

Averto.

La franca filozofo-matematikisto Descartes priskribis sian metodon en fama libro, kies unuan ĉapitron oni legigas al ĉiu franco. Temas pri metodo por sisteme analizi la mondon, kaj kompreni kiel ĝi funkcias. Kiam oni legas iom pli, kaj vidas kiel li aplikis sian propran metodon por klarigi, ekzemple, la homan fiziologion,  oni nur povas konkludi ke lia metodo estas tute stulta (minimume tre limigita)[18].
Same ĉi tie. Analogioj nur funkcias ĝis certa grado. Sed espereble, la sekvaj permesos progresigi nian konon per adekvataj eksperimentoj kiuj pruvos aŭ malpruvos ties validecon.
Vi legas la subon je via propra risko. Mi skribas pro amuzo.

[18]Mi uzas la vorton kartezia ironie, sinonime al limigita. Komputilistoj estas ege karteziaj (tio sufiĉas por gvidi komputilojn).

Analogio inter la metodoj kaj la cerba aktiveco

Metodoj (ankaŭ nomitaj funkcioj) laŭ la OO-terminaro, difinas la kapablojn de Objektoj. Eblas, ke pro programista eraro, unu metodo (aŭ parto de metodo) estas senfine realvokata, kaj oni restas en  senelira cirklo. La samo povas okazi en la cerbo, kiam la impulso de neŭrono, revenas (laŭ pli-malpli longa vojo) al la sama neŭrono, kiu fajras denove. Tio eble okazigas fobiojn, aŭ  ekstazojn. Necesas malŝalti la aparaton, aŭ  administri neŭro-inhibilon.

La objekto GlitaNombro povas enteni la metodojn aldoni, subtrahi, dividi, kaj multipliki(GlitaNombro). Sed notu ke la objekto Dato nur povas enteni la metodon aldoni(Dato). Ne eblas aldoni 2006-01-14 al 2006-01-29. Tamen eblas aldoni(Tago). Ankaŭ notu ke 2006-01-14 subtrahita el 2006-01-29 ne donas Daton kiel rezulto,sed nombron de tagoj. Eblas aldoni kaj subtrahi Temperaturojn kaj ricevi Temperaturon kiel rezulton. Eblas aldoni, subtrahi, kaj multipliki Distancojn. Sed 2 metrojn oble 3 metrojn, ne donas 6 metrojn (Distanco) sed KvadratMetrojn. Eblas obligi Distancojn trifoje, por akiri Volumon, sed ne kvarfoje... Sed eblas aldoni 2 pirojn al 3 pomojn por akiri 5 fruktojn.
Do ĉiu Objekto estas ankaŭ difinita per la kapabloj kiujn ĝi havas, kaj per sia utileco.
Ni povas facile uzi tranĉilon aŭ  moneron kiel ŝraŭbilon, sed komputilo ne povos trovi tion de si mem. Ĝi bezonas esti programita.

Ĉu  nia cerbo funkcias simile al komputilo?

La fundamenta diferenco estas ke nia cerbo programas sin mem, kaj daŭre modifas kaj riĉigas siajn konojn. Eble en la estonteco, oni programos komputilon por simuli tion kion nia cerbo faras nature. Por kompreni kiel nia cerbo funkcias, oni devas pli bone studi kio okazas je la nivelo de neŭronoj. Oni rimarkis ke, en aparta neŭrona kulturo, la neŭronoj provas kontakti aliajn neŭronojn, kaj kreskigas aksonojn  por ebligi tiujn kontaktojn. La samo okazas en nia cerbo dum la tuta vivo. Ĉu la kontaktoj okazas tute laŭ hazarde, aŭ ĉu certaj kondiĉoj estas necesaj por konstrui la reton de kunlaborantaj neŭronoj? Plej eble, la rolo de hazardo estas granda, kaj unu cerbo similas al alia nur supraĵe.
Ĉiukaze, nia cerbo lertas konstrui rilatojn  inter diversaj okazaĵoj. Ĝi eĉ kapablas trovi rilatojn inter tute ne similaj aferoj. Kutime, utilaj rilatoj plifortiĝas, kaj malutilaj iom post iom malaperas, post spertoj en la reala ĉirkaŭaĵo. Mi esperas ke oni baldaŭ eksperimentos pri tio.
Oni atentu ke ne ĉiu bela teorio estas la unika kaj la sole vera.

[... daŭrigota ...]

Ću vi povas respondi al la jenaj demandoj?

  1. Kiam oni povas certi ke iu teorio estas vera?
  2. Kion oni fakte konas kiam oni konas sian gepatran lingvon?
  3. Ću mensaj sciencoj estas parto de fizikaj sciencoj?
  4. Ću lingvistiko kaj psikologio estas parto de naturaj sciencoj?
  5. Ću lingvo estas nur komunikilo?
  6. Ĉu eblas esprimi ion ajn tute precize?
    Se oni limigas la kampon al tiaj fakoj kiaj matematiko aŭ komputado, ja eblas. Ekster tiaj fakoj, ekzemple Fiziko, ne eblas; certe ne en homaj fakoj. Estas vane provi konstrui homan lingvon tute preciza. Nur eblas krei lingvon utila.
  7. Ĉu lingvo estas nura komunikilo aŭ ankaŭ komponanto de nia identeco homa kaj kultura?
  8. Kiujn lingvajn kapablojn ni jam posedas denaske?



Konkludo.


Mi esperas ke duono de la legantoj komprenis la supron. Mi poste aldonos pliajn klarigojn por la alia duono, se demandoj alvenas.


Remuŝ


Tope
amas
blindulo
antaŭvidi, porognozi, anticipi