vomi

*vom/i (tr)

  1. Konvulsie elĵeti tra la buŝo la enhavon de la stomako: li vomis sian tutan tagmanĝon; trinku kaj ebriigu, vomu kaj falu! (X).
  1. Elĵeti el si ion malbonan: la vulkano vomas lafon.
  • vom (ad)o
    Ago de iu, kiu vomas.
  • vom (it)aĵo
    Tio, kion oni vomis: ĉiuj tabloj estas plenaj de vomaĵo kaj malpuraĵo (X); kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon (X).
  • vomiga
    Tia, ke ĝi estigas vomon: vomiga tartrato, medikamento.
  • vomarbo
    [BOTANIKO] Arbo (vomnuksa strikno), kies strikninohavaj semoj estas vomigaj kaj tre venenaj. [VIDU] ŝajnangosturo.
  • vomnukso
    [BOTANIKO] Semo de vomarbo. [VIDU] brucino, striknino.
  • elvomi
    Pli intensa formo de vomi: k la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur la sekteron (X).

    vomi


    Iel rilatitaj:

    arbx brucinx manĝx