visko

visk/o

[BOTANIKO] G. (Viscum el viskacoj) de duonparazitaj arbustetoj, kreskantaj sur kaj nutriĝantaj el la branĉoj de diversaspeciaj arboj per suĉorganoj, kun verdaj, klorofilaj, dikotomaj branĉoj, kun folioj kontraŭe duopaj aŭ alternaj, kelkfoje nulaj, kun unuseksaj, 3-4-nombraj floroj kaj kun blankaj beroj enhavantaj gluecan sukon; ĉ. 65 sp-oj el la Malnova Mondo.
  • blanka visko, ordinara visko
    Sp. de visko (V. album) el Eŭropo kaj U Azio, parazita ofte al poplo, pomarbo, migdalarbo kaj pino, malofte al kverko, tradicie uzata en Anglio dum la Kristnaska festo kaj ĉe Novjaro en aliaj landoj; la planto entenas antikancerajn substancojn medicine uzatajn.
  • viskeca
    Viskoza.
  • Amerika visko
    Foradendro.

    visko


    Iel rilatitaj:

    aperitivx arbx