vicio

vici/o (Z)

[BOTANIKO] G. (Vicia el fabacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun plume kunmetaj folioj, kies finfolieron anstataŭas ĉiro aŭ mukro, kaj kun ofte okulfrape koloraj floroj unuopaj, duopaj aŭ en grapoloj; subkosmopolita g. de ĉ. 140 sp-oj, pluraj kultivataj por ornamo, furaĝo (kultiva vicio) aŭ legomo (
fabo).
latiro, pizo.
  • kultiva vicio
    Sp. de vicio (V. sativa) el Eŭropo kaj Azio, unujara herbo kun purpuraj floroj, kultivata por furaĝo, naturigita en N Ameriko.

    vicio


    Iel rilatitaj:

    florx legomx