vanilo

*vanil/o

  1. [BOTANIKO] G. (Vanilla el orkidacoj) de plurjaraj, daŭrafoliaj lianoj, iuj epifitaj, kun tigo verda, pli-malpli karna, kun grandaj sed mallonge daŭraj, ĝenerale blankaj aŭ flavverdaj floroj kaj kun sufiĉe daŭre karnaj kapsuloj; tropika kaj subtropika g. de ĉ. 100 sp-oj, el kiuj vanilo 2.
  1. [BOTANIKO] Aromaj sp-oj de la g. vanilo, kies fruktoj estas uzataj en produktado de vanilo 3; 3 sp-oj (V. planifolia, V. pompona kaj V. tahitensis), vaste kultivataj en la tropikaj regionoj por 15-25 cm longa, flngrodika, maturstadie ĉokoladbruna frukto, kiu, rikoltita duonmature, sekigita kaj longe prilaborita, servas kiel ŝatata bonodora spicaĵo.
  1. [KUIRARTO] Preparitaj fruktoj de vanilo 2, uzataj kiel spicaĵo.
  • vanila
    Rilata al vanilo: vanilaj guŝoj; vanila kremaĵo.
  • vanili (tr)
    [KUIRARTO] Spici per vanilo: vanilita sukero. [VIDU] vanilino.

    vanilx


    Iel rilatitaj:

    kuirx spicx