umbiliko

*umbilik/o

  1. [ANATOMIO] (umbilicus) Ronda kaveto meze de la ventro de mamuloj, formita de cikatro de la umbilika funiklo: via umbiliko estas kiel ronda pokalo (X).
  1. a) = [BOTANIKO] hilumo.

b) [BOTANIKO] Loko de la supra talflanko de kategorio de likenoj
(umbilikohavaj foliecaj likenoj), ĝenerale konkava, tuj super
la krampo.
c) [BOTANIKO] G. (Umbilicus el krasulacoj) de plurjaraj, senharaj herboj
kun sukulentaj, ŝildoformaj folioj supraflanke konkavaj kiel
umbiliko 1, kaj kun floroj en apeksa grapolo; 18 sp-oj el
Eŭropo, Afriko kaj U Azio.
  1. (f) La centra punkto de io: Delfo, la umbiliko de la mondo.
  • umbilika
    Rilata al la umbiliko: la umbilika ŝnuro (umbilika funiklo); umbilika hernio.

    umbiliko


    Iel rilatitaj:

    korpx