tuniko

tunik/o (2)

  1. [HISTORIO] Antikva mallongmanika vesto, vira aŭ virina, ordinare portata sub alio, atinganta ĝis la genuoj: taĉmento de lancistoj en blankaj kaj ruĝaj tunikoj (B); la knabo estis zonita per lina efodo kaj malgrandan tunikon faris al li lia patrino (X); de tiu, kiu deprenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon (N); li ĵetis sian togon, poste li disŝiris la tunikon sur la brusto, malkovris la cikatrojn (B).
    kitono, klamido.
  1. Virina malstrikta vesto pli longa ol bluzo: manoj interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto (Z).
    kitelo.
  1. Strikta, longa uniforma jako de soldato, policano aŭ oficiro.
  1. [ANATOMIO] Parieta membrano de organo: la fibreca, vaskula kaj nerva tunikoj de la okulo; hepata fibra tuniko; vaskula tuniko de la okulbulbo (tunica vasculosa bulbi; SIN. uveo).
  1. [BOTANIKO] ĉiu el la folioj de bulbo, tre larĝaj, tute ĉirkaŭantaj la pli internajn foliojn: tunika bulbo (kies folioj estas tunikoj).
  • tunikuloj
    [ZOOLOGIO] Subfilumo (Tunicata) de ĥorduloj, kies korpo estas kovrita de celuloza tuniko.
  • muktuniko
    [ANATOMIO] Mukozo.
  • sertuniko
    Serozo.

    tuniko


    Iel rilatitaj:

    adventicx apendikularix ascidix dalmatikx vestx