tinkturo

tinktur/o

  1. Likva substanco, por kolorigi teksaĵojn, fadenojn aŭ harojn per sorbado.
  1. [FARMACIO] Alkoholaturo: safrana tinkturo de opio (Z); benzoa tinkturo; joda tinkturo.
  • tinktura
    Rilata al tinkturo: la tinktura industrio.
  • tinkturi (tr) (2)
    Kolorigi per tinkturo: tinkturi bluan robon nigra; tinkturi al si la harojn.
  • tinkturado
    Ago de iu, kiu tinkturas.
  • tinkturejo
    Loko, butiko, tenata de tinkturisto.
  • tinkturisto
    Homo, kies metio estas kolorigi aŭ senmakuligi teksaĵojn.

    tinkturo


    Iel rilatitaj:

    alizarinx batikx boldx ŝtofx