strikno

strikn/o


[BOTANIKO] G. (Strychnos el loganiacoj) de plantoj-arboj, trunkarbustoj, lignecaj lianoj-kun ŝosoj ofte volviĝantaj aŭ grimpaj per ciroj, kun kontraŭe duopaj, sidaj folioj kaj kun globaj beroj kelkfoje manĝeblaj escepte de la semoj venenaj pro striknino; ĉ. 190 sp-oj el la tropikaj kaj subtropikaj regionoj.
  • Ignaca strikno
    Sp. de strikno (S. ignacii), el Vjetnamio kaj Malajzio, kies semoj tre riĉaj je striknino estas nomataj Ignacaj faboj.
  • toksa strikno
    Sp. de strikno (S. toxifera), el tropika Ameriko, uzata por veneni sagojn pro enhavo de paralizaj toksoj. [VIDU] kuraro.
  • vomnuksa strikno
    Sp. de strikno (S. nŭ vomica), el Hindio, precipa fonto de striknino. SIN. vomarbo. [VIDU] striknino.

    strikno


    Iel rilatitaj:

    arbx brucinx