stebi

*steb/i (tr)


Kudri (du pecojn de ŝtofo) tiamaniere ke la kudrilo, trapikinte la du pecojn, retroiras kaj denove pikas ilin iom dekstre de sia elirpunkto, kaj la fadeno formas de la supra flanko kontinuan linion: permane oni stebas per unu fadeno; permaŝine oni stebas per du fadenoj.
  • stebo
    Unu kompleta tiro de la fadeno (j) laŭ tiu metodo, tra du truoj.
  • stebmaŝino
    Maŝino por stebi per du fadenoj, el kiuj unu estas en la navedo kaj la alia tredita tra stebilo; ĝi funkcias mane aŭ per pedalo, sed plejofte elektre.
  • stebilo
    Speco de dika kudrilo, uzata en stebmaŝino.
  • stebistino
    Kudristino, laboranta per stebmaŝino.

    Iel rilatitaj:

    alenx vestx