spasmo

spasm/o (2)

  1. Nevola kontrahiĝo de muskolo aŭ muskolgrupo: la spasmoj de la volupto.
    kramfo.
  1. Konvulsia kontrahiĝo de la visceraj muskoloj: arteria spasmo; ezofaga spasmo; glota spasmo.
  • spasma
    Prezentanta spasmojn (plejofte f): la infana koreto batadis per forto spasma kaj disŝiranta (Z); ni kaprompe ŝvitas, kun la krajon' inter la fingroj spasmaj (K); (f) spasme ŝprucanta gajeco (Z).
    nervoza.
  • spasmiga
    Estiganta spasmojn: tabako havas spasmigan efikon sur la kapilarojn.
  • antispasma
    Efikanta kontraŭ la spasmoj: papavino estas antispasma substanco.

    spasmo


    Iel rilatitaj:

    botulx seksx