sorbuso

sorbus/o


[BOTANIKO] G. (Sorbus el rozacoj) de falfoliaj arboj, arbustoj kaj arbustetoj kun folioj simplaj (alizujoj) aŭ plume kunmetaj (aliaj sp-oj), kun blankaj floroj en apeksaj korimboj kaj kun fruktoj (drupoj nomataj sorpoj), ĝenerale similaj al beroj, malofte al malgrandaj sovaĝaj piroj (
kurmo); ĉ. 195 sp-oj, N-hemisferaj, pluraj kultivataj por ornamo, pli malofte por fruktoj.
  • adstringa sorbuso
    (S. torminalis), el Eŭropo, U Azio kaj N Afriko, kun neegale kaj pinte 5-9-lobaj, segildentaj folioj, ambaŭflanke verdaj kaj senharaj;
  • birdokaptista sorbuso
    (S. aucuparia), el U Eŭropo, kun plume kunmetaj folioj, pororname kultivata, pasintece plantata de la birdokaptistoj por ruĝaj sorpoj tre ŝatataj de la birdoj;
  • blanka sorbuso
    (S. aria), el Eŭropo, kun larĝe elipsaj, segildentaj, 5-12 cm longaj folioj malsupraflanke arĝente blankaj pro harkovraĵo;
  • doma sorbuso
    (S. domestica), el la Mediteranea regiono, kun plume kunmetaj sorbusfolioj kaj kun pirformaj sorpoj. SIN. kurmujo.

    sorbuso


    Iel rilatitaj:

    alizx florx