somato

somat/o

  1. [BIOLOGIO] Tuto de la ĉeloj de embrio kaj poste de individuo, kun escepto de la sekse reproduktiĝaj ĉeloj.
    ĝermeno.
  1. [BIOLOGIO] La tuta korpo, kontraste al la psiko.
  • somata
    Tia, ke ĝi koncernas la somaton aŭ apartenas al ĝi: somataj simptomoj de la mensaj malsanoj; somataj modifoj (akiritaj de organismo, sed ne heredeblaj, ĉar ne efikantaj sur la ĝermenon).
  • somatogamio
    [BIOLOGIO] (pp eŭkariotoj) Fekundiĝo per kuniĝo de ĉeloj nedistingeblaj de la somataj.
  • psikosomata
    [MEDICINO] Kvalifikanta la patologiajn efikojn de la psikaj perturboj al la organismo kaj reciproke.

    somato


    Iel rilatitaj:

    anoreksix korpx