sklera

skler/a

  1. [MEDICINO] (pp histo) Dikiĝinta kaj fibreca. [VIDU] skleroproteino.
  1. a) [BOTANIKO] (pp ĉelo) Havanta tre dikan muron tute ligneciĝintan: skleraj ĉeloj de piro, de la kerno (endokarpo) de persiko.

b) (pp histo) Konsistanta el skleraj ĉeloj. [VIDU] sklerenkimo.
  • sklerozo
    [MEDICINO] Malmoliĝo de organo aŭ histo pro plimultiĝo kaj plidensiĝo de kolagenaj fibroj de ĝia konektivo, kiu ofte impregniĝas ekz. per nesolveblaj kalciaj saloj.
    aterosklerozo.
  • kristalina sklerozo
    Malmoliĝo de la kristalino, kiu komencas perdi sian travideblecon.
    katarakto.
  • multobla sklerozo = platsklerozo.
  • arteriosklerozo
    Degenera malsano de arterioj, karakterizata de dikiĝo, rigidiĝo kaj ec ŝtopiĝo de precipe etaj arterioj.
  • platsklerozo
    Afekcio de la nervaj centroj, karakterizata de skleraj platoj troviĝantaj surface de la cerebraj giroj kaj de la mjelo, kiuj laŭ siaj lokiĝoj estigas plej diversajn nervajn simptomojn: platsklerozo devenas el degenero de la mjelino.

    Iel rilatitaj:

    korpx