skandalo

skandal/o (2)


Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago kulpita de respektata publika persono: kia neatendita skandalo! (Z); mi vidas nur tro klare la grandan skandalon, kiun povus kaŭzi mia neveno (Z); la skandalo baziĝas sur la naiva kredo, ke la altklasaj homoj estas pli virtaj ol la aliaj.
  • skandala
    Rilata al skandalo: skandala konduto (B); sed se mia homo estas enmiksita, la afero povas fariĝi tre skandala (Z); ŝi ĉiam havis sur la lango ian skandalan historion (Z).
  • skandali (tr)
    Kaŭzi skandalon: lia malrespekto skandalis ĉiujn ĉeestantojn.
  • skandaligi
    Eksenti skandalon.
    ŝoki.

    Iel rilatitaj:

    decx ĉantaĝx