sifiliso
sifilis/o (2)
[MEDICINO] Kontaĝa kaj inokulebla malsano, kaŭzata de la bakterio pala treponemo, evoluanta de la komenca ŝankro, tra la duavicaj akcidentoj (erupcioj, visceraj inflamoj), ĝis la triavicaj (degeneraj aŭ proliferaj lezoj, gumabscesoj) kaj povanta finiĝi per kvaravicaj afekcioj (tabeto, ĝenerala paralizo ktp). sifilisa
Rilata al sifiliso. antisifilisa, kontraŭsifilisa
Uzata, por kuraci sifilison: antisifilisa medikamento.
Iel rilatitaj:
abscesx
arsacetinx
blenoragix
seksx