sekto

sekt/o (2)

  1. Aro da personoj, havantaj la saman doktrinon, aŭ interne de religio, aŭ disiĝinte de sia origina religio: la sekto de la Fariseoj, de la Sadukeoj (N); kristanismo estis origine nur hebrea sekto; la sekto de anabaptistoj (B); gento, kiu en formo de sekto kreos grupon da hilelistoj (Z).
    herezo, skismo.
  1. (f) Aro da personoj, apartiĝantaj de la doktrino de partio aŭ filozofia skolo pri unu aŭ kelkaj punktoj.
  1. (pj) Religia aŭ religi-simila organizaĵo, prezentanta aspektojn de fermiteco, de fanatikeco, de potencavido aŭ de mensmanipulado: religiaj sektoj povas havi grandan rolon precipe, kiam ili estas riĉaj kaj povas 'aĉeti' politikistojn (M).
  • sekta
    1. Rilata al sekto: sekta komunumo, kapelo, Diservo.
    1. (f) Netolerema kaj mallarĝmensa.
  • sektano
    Membro de sekto.
  • sekteco, sektemo, sektismo
    Tendenco enfermiĝi en grupo kun strikte difinita doktrino, klarigi ĉiajn fenomenojn pere de tiu doktrino, kaj juĝi malakceptindaj ĉiujn aliajn ideojn.

    Iel rilatitaj:

    adeptx