saliko

*salik/o


[BOTANIKO] G. (Salix el salikacoj) de dioikaj arboj kaj arbustoj kun folioj integraj aŭ dentetaj, ĝenerale manlarĝaj kaj defalemaj, kaj kun vir- kaj in-seksaj floroj senperiantaj, ariĝintaj en amentojn aperantajn antaŭ la folioj aŭ samtempe kiel tiuj ĉi; ĉ. 400 sp-oj, precipe N-hemisferaj, ĝenerale malsekejaj, mez- kaj mal-varmejaj, kelkaj uzataj por korbofarado (ĉe vimeno) aŭ medicino (pro enhavo de salikino), aliaj kultivataj por ornamo: maljunaj salikoj kun multe da krevoj kaj fendoj, kreskante kurbe kaj oblikve, pendas malproksime en la akvon (Z); sur la salikojn tie ni pendigis niajn harpojn (X).
  • Babilona saliko
    Sp. (S. babylonica, SIN. S. pendula), eble el ĉinio, pororname kultivata, kun longaj ĝis tero pendantaj maldikaj branĉoj. SIN. plorsaliko 1.
  • blanka saliko
    Sp. (S. alba), el Eŭropo, Azio kaj N Afriko, kun lancetformaj, dentetaj, malsupraflanke silkharaj folioj.
    flava vimeno.
  • herbeca saliko
    Sp. (S. herbacea), el altaj montaroj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko, arbusteto kun tigoj malaltaj, herbecaj aŭ malmulte ligneciĝintaj.
  • kapra saliko
    Sp. (S. caprea), el Eŭropo, kun relative mallongaj kaj larĝaj folioj kaj kun ligno uzata por paliso kaj tanado.
  • reta saliko
    Sp. (S. reticulata), el la altaj montaroj de Eŭropo, Azio kaj N Ameriko, arbusteto kun rampaj tigoj kaj obovalaj folioj malsupraflanke rete ripaj.

    salika

    1. Rilata al saliko.
    1. Farita el salikobranĉoj: salika korbo.
  • salikaĵo
    Plektaĵo el salikobranĉoj.
  • salikejo
    Loko, kie kreskas multe da salikoj.
  • salikino
    [KEMIO] Glukozido, C6H4 (O.C6H11O5)CH2OH, kun sendolorigaj kaj kontraŭfebraj ecoj, ekstraktata el la ŝelo de salikoj.
  • salikozido
    Salikino.
  • salik (il)ato
    [KEMIO] [FARMACIO] Salo de salik(il)ata acido, uzata kontraŭ febro, doloro kaj inflamo (precipe ĉe reŭmatismoj).
  • acetilsalik (il)ata acido
    CH3-CO-O-C6H4-COOH. SIN. aspirino.
  • plorsaliko
    1. Babilona saliko.
    1. Plorsaliko 1 kaj samaspektaj kf-oj de kelkaj aliaj sp-oj de saliko.

    saliko


    Iel rilatitaj:

    arbx