safrano

*safran/o

  1. [BOTANIKO] Sp. de krokuso (Crocus sativus) kun aŭtune aperantaj, lilaj floroj; deveno nekonata, kultivata jam de longe en Eŭropo por la stigmoj post sekigo uzataj kiel spicaĵo kaj oranĝa kolorigilo por manĝaĵoj.
  1. [KOMUNUZO] Koloriga spicaĵo el la stigmoj de safrano 1.
    kurkumo.
  • safrana
    1. Rilata al safrano: safrana saŭco.
    1. Ruĝe flava kiel safrano 2: safrana turbano.
  • safrani (tr)
    Spici per safrano 2: safranita rizo.

    safranx


    Iel rilatitaj:

    kuirx spicx