renversi

*renvers/i (tr)

  1. Transmeti la supran parton de objekto tien, kie estis la malsupra: li renversis la vinbotelon, por ĝui ĝis la lasta guto; la konstruaĵoj anstataŭ tegmento havis sur si renversitan boaton (Z); replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj (Z); renversita kolo de botelo kun korko malsupre (Z); ne renversu! (surskribo sur kesto, pakaĵo ks).
    inversigi, reversi.
  1. Per rapida movo aŭ puŝo faligi iun aŭ ion starantan: renversi glason, inkujon; forkurante li renversis la seĝojn; li estis renversita de aŭtomobilo; la kesto de la pupoj kuŝis renversite (Z).
  1. (f) Ruinigi, detrui: ili renversas la plej fundamentajn principojn (Z); tio ĉi renversas tre vastiĝintan opinion; li volonte konsentus renversi la tutan ŝtaton por la bono de l' kamparanoj (B); mi renversos la tutan mondon-venu, kiu volas! (Z).
    perturbi, konfuzegi.
  • renverso
    Ago de tiu, kiu renversas: vi pagos por ĉiu renverso de glaso; tio ĉi estis plena renverso de la situacio.
  • renversema
    Tia, ke renverso estas celata: renversemaj manovroj politikaj.
  • *renversiĝi
    Iĝi renversita:
    1. sub la ventego la ŝipo renversiĝis;
    1. la tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos (Z); unu rado rompiĝis kaj la kaleŝo renversiĝis; oni ne devas atendi ĝis la domo renversiĝus (Z);
    1. la malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos (X); post mia malapero renversiĝu la tero! (Z).
  • ŝtatrenverso
    [POLITIKO] Perforta ŝanĝo de reĝimo.
    puĉo.

    renversi


    Iel rilatitaj:

    vagonx ŝancelx ŝipx